Gusztáv Fáy [gustAv fAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fáy Gusztáv estis hungara komponisto, notario. Lia nobela antaŭnomo estis fáji, lia patro estis András Fáy.

Gusztáv Fáy
Persona informo
Naskiĝo la  5-an de julio 1824(nun 1824-07-05)
en Hungario Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 19-an de majo 1866
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo operkomponisto • komponistonotario
vdr

Gusztáv Fáy[1] naskiĝis la 5-an de julio 1824 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 19-an de majo 1866 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), nuntempa parto de Budapeŝto.

Biografio redakti

Gusztáv Fáy akiris juran diplomon kaj en 1845 li ekhavis subnotarian postenon en administracio de Pest. Laŭ alia informo li studis ankaŭ komponadon en Italio, sed li ankaŭ pianadis. En 1849 li forlasis la ŝtatan administracion kaj li okupiĝis pri gvidado de ricevita bieno en Gomba. Li edziĝis kaj komencis okupiĝi pri komponado de operoj. Kelkaj el ili estis prezentitaj en Nacia Teatro (Pest).

Liaj operoj redakti

  • Fiesco (1850) — rifuzita
  • Kamilla (aŭ Camilla) — prezentita en 1865
  • Cornaro Katalin — prezentita postmorte en 1870
  • Szigetvár ostroma — ne finfarita

Lia gazeta kontribuo redakti

  • Észrevételei az eredeti opera bíráló bizottmány levelére (1852)

Fontoj redakti

Referencoj redakti