Guitté

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio
(Alidirektita el Gwitei)

Guitté (jen france, prononco [gite], bretone Gwitei) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 725 loĝantoj sur areo de 14,53 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 50 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Broons. La teritorio havas komunan limon kun Caulnes, La Chapelle-Blanche, Guenroc, Plouasne kaj Médréac.

Guitté /
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Broons
INSEE kodo 22071 [+]
Poŝtkodo 22350
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 725  (2021) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 18′ N, 2° 6′ U (mapo)48.296388888889-2.0944444444444Koordinatoj: 48° 18′ N, 2° 6′ U (mapo) [+]
Alto 90 m [+]
Areo 14,53 km² (1 453 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Guitté / (Côtes-d'Armor)
Guitté / (Côtes-d'Armor)
DEC
Guitté /
Guitté /
Situo de Guitté /
Guitté / (Francio)
Guitté / (Francio)
DEC
Guitté /
Guitté /
Situo de Guitté /

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guitté [+]
vdr

Heraldiko redakti

  Blazono france D'azur à la croix d'argent.
esperante Lazura kun arĝenta kruco.
Detaloj

Administrado redakti

Dum la franca Revolucio de 1789, la paroĥo de Guitté dependis de la dekanlando de Saint-Jouan-de-l'Isle. Guitté elektis sian unuan konsilion komence de 1790.

En 1832 (dekreto de la 3-a de oktobro 1832 kaj leĝo de la 25-a de marto 1835), la teritoriaj limoj de Guitté estis modifitaj kaj Guitté ricevis de Médréac la sekvajn vilaĝojn: La Ville-Beaujonc, L’Orme, La Bourdonnais, La Fauvelais, Le Tertre, Le Fouy, La Hannelais kaj La Cholletais. Interŝanĝe, Guitté cedis al Médréac la vilaĝojn Courtus, Carmorvan kaj Carcouvrans, Porte-Brosse, Pisse-Pré, Chesnot kaj Lislou.

Lokoj kaj monumentoj redakti

  • Pierre Longue (esperantlingve "longa ŝtono"), megalito najbara al la menhirvicoj de Lampouys konsistanta el 48 menhiroj situantaj sur la komunumo Médréac
  • Kastelo de Couëllan proksime de Caulnes
  • Kastelo Beaumont borde de rivero Rance
  • Kastelo de La Perchais sur la vojo de Guitté al Caulnes, nobela domo de la 18-a jc, elpurigita stilo de la inĝenieroj de Vauban, estis loko de perfortaj b ataloj dum la Revolucio de 1789.
  • Kapelo Saint Mathurin de la 17-a jc
  • Preĝejo Saint Servan de la 15-a kaj 16- jc kaj preĝejo Saint Jacques
  • Palaco de Touches, 17- 18-a jc, naskiĝloko de René Auguste de Chateaubriand en 1718
  • Ferivilaĝo Ker Al Lann, lueblaj gastloĝejoj, naĝejo kaj aktivaĵoj somere.

Galerio redakti

Elstaruloj ligitaj al Caulnes redakti

Referencoj redakti

  1. En la libro Le Pays de Dinan, 1996, p. 89

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • france La Chapelle Saint Mathurin en Guitté: de Fèbes Ch. La chapelle de Saint-Mathurin, en Guitté. En "Annales de Bretagne". Tomo 24, numero 3, 1908, paĝoj : 372-381.
  • france "La Chouannerie de l'Abbé Emmanuel Neveu (Saint-Hilaire-du- Harcouët, Eldoninto Lechaplais, 1972)