Gyárfás Márton
Gyárfás MÁRTON [ma:rton] estas rumania hungara fakverkisto pri fotogrametrio, teknikvortaristo. Li naskiĝis en Vlăhița la 27-an de februaro 1928.
Gyárfás Márton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de februaro 1928 (91-jara) |
Profesio | |
Profesio | kartografo |
KarieroRedakti
Gyárfás Márton akiris diplomon pri matematik-fiziko en [Universitato Bolyai]] de Kluĵo (1951). Li lekciis en la Militeknika Akademio de Bukareŝto (1951-60), estis doktoro de teknikaj sciencoj (1957). Pro lia socia origino oni forigis lin, sed post du jaroj denove lekciis samtie (1962-64), poste li estis direktoro de Geodezia, Kartografia, kaj Fotogrammetria Instituto (1964-69), fine sekciestro, poste direktoro de militkartografia esplorinstituto (1969-87).
LibrojRedakti
- Fotogrammetria, kunulaŭtoro, (1972),
- Dicţionar poliglot de geodezie, fotogrammetrie şi cartografie, kunualxutoro (1976),
- German-rumana (1980) kaj rumana-germana (1987) vortaroj.