György Ferenczi
György Ferenczi [djordj ferenci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferenczi György estas hungara muzikisto (buŝharmonikisto, ŝlagro kantisto, orkestrestro).
György Ferenczi | |
---|---|
György Ferenczi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1968 (55-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzikisto |
György Ferenczi [1] naskiĝis la 12-an de oktobro 1968 en Budapeŝto.
Biografio redakti
György Ferenczi aperis kiel muzikisto en 1985. Li estis membro de pluraj orkestroj, li muzikadis ankaŭ eksterlande 4 jarojn. Li fondis ankaŭ ŝlagrorkestrojn. Tamen plej ofte li muzikas en studioj, kie li anstataŭas aliajn muzikistojn. Li partoprenis en registroj de 250 muzikdiskoj, sed li havas ankaŭ proprajn muzikdiskojn. Lia ĉefa muzikilo estas la buŝharmoniko, pli malofte la gitaro kaj violono. Eksterlande kelkfoje lia orkestro estis la enkonduka orkestro (ekzemple antaŭ John Mayall). Li ricevis hungarajn premiojn inter 2006-2019.
Elektitaj muzikdiskoj redakti
- I feel good (1993)
- Do what you like (2000)
- Mindenek szerelme (2018)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-09. Alirita 2019-04-09.