György Kővári
György Kővári [djordj kOvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kővári György estis hungara arkitekto, arkitekto pri eksteraj spacoj.
György Kővári | |
---|---|
Persona informo | |
György Kővári[1] naskiĝis la 3-an de majo 1934 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de januaro 1982 en Budapeŝto.
Biografio redakti
György Kővári maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitekturan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1957. Post siaj studoj li laboris ĝismorte en arkitektura instituto de Hungaraj Ŝtatfervojoj. Okazis escepto: en la 1970-aj jaroj li laboris en konstruado de metroo en Budapeŝto. Li ricevis solan premion en 1964.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti
- stacidomo Déli (Budapeŝto, (1961–1962, plena trakonstruo en 1969)
- stacidomo en Balatonfüred (1967-72)
- kontakto inter Stacidomo Keleti kaj metroo (1967-1970)
- stacidomo en Kazincbarcika (1959–1960)
- vendejego Skála Metró (1982)
- apudaĵo de Stacidomo Nyugati