György Solthy
György Solthy [djordj ŝolti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Solthy György estis hungara aktoro, bonvivanto. Lia nobela antaŭnomo estis soltenaui, lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Sterbenz Rudolf.
György Solthy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sterbenz Rudolf |
Naskiĝo | la 18-an de majo 1904 en Sopron (Hungario) |
Morto | la 14-an de novembro 1961 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Rudolf Sterbenz [1] naskiĝis la 18-an de majo 1904 en Sopron, li mortis la 14-an de novembro 1961 en Budapeŝto.
Biografio redakti
György Solthy post la abituriento laboris en banko. Li komencis sian aktoran karieron en 1923 en diversaj provincaj teatroj. Inter 1927-1929 kaj 1934-1935 en la jam ne ekzistanta Teatro Király, inter 1932 kaj 1943 li apartenis al Operetoteatro (Budapeŝto) (kun mallongaj interrompoj). Post la 2-a mondmilito li havis rolojn ekzemple en Gaja Teatro (1945), Teatro Madách (1947, 1951–1956). Inter 1949–1951 pro sia politika opinio li ne havis rolojn.
Li edziĝis en 1928.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - Capulet
- Imre Madách: La tragedio de l' homo
- Jacques Offenbach: La Belle Hélène - Agamemnon
- Kálmán Mikszáth: A körtvélyesi csíny - Pál Röszkey
- Jenő Huszka: Mária főhadnagy - Draskóczy
Elektitaj filmaj roloj redakti
- ‘‘Kadétszerelem’‘ (1942)
- ‘‘Csiki Borka tánca’‘ (1944)
- Subplando da tero (1948)
- ‘‘Rokonok’‘ (1954)