Györköny
Györköny (djorkonj), germane Jerking estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Paks. La historia germana nomo estis Jörging.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 31,6 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.6342/18.6992
- Loĝantaro: 1030
- Poŝtkodo: 7045
- Telefonprefikso: 75
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Simontornya troviĝas 21, Paks 19 km-ojn for.
Historio
redaktiPli frue romianoj loĝis en Györköny. La unua mencio devenis el la 13-a jarcento. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste germanoj refondis ĝin en 1718. Iliaj posteuloj estis deportitaj al Germanio post la 2-a mondmilito.
Vilaĝservoj etas aŭtonomio de germanoj, biblioteko, kulturdomo, interretejo, kuracejo, poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- Luterana preĝejo (Györköny) de 1796, en 1930 renovigita
- muzeo (Dorfmuseum) pri vivo de germaneco
- pli ol 300 da vinkeloj laŭvice
- gastejo nomata Venturus (moderna, tamen kun malnovaj germanaj mebloj)
Famuloj
redakti- en la vilaĝo naskiĝis verkisto Lajos Tolnai
Ĝemelkomunumoj
redakti- Eckartsweier, Germanio
- Willstätt, Germanio