Győző Morvay
Győző Morvay [djOzo morvai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Morvay Győző estis hungara instruisto. Lia familia nomo estis Krenek ĝis 1873.
Győző Morvay | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 29-an de decembro 1863 en ![]() ![]() |
Morto | la 20-an de novembro 1938 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando ![]() |
Okupo | |
Okupo | lernejestro ![]() |
Győző Morvay[1] naskiĝis la 29-an de decembro 1863 en Pest (urbo), li mortis la 20-an de novembro 1938 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyőző Morvay maturiĝis en gimnazio en la ĉefurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1886, en la sekva jaro li doktoriĝis. Post la diplomo li instruis en mezlernejoj ĝis 1897 province, poste ĉefurbe. De 1902 ĝis la emeritiĝo en 1926 gimnaziestro, eĉ li ricevis la titolon ĉefgimnaziestro en 1918. Foje li verkis kritikojn en la tiutempaj gazetoj. Li havis edzinon.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Az utánzás elvének fejlődése az aesthetika és művészet történetében (premiita estetika studo, 1884)
- Lucifer (studo, 1886)
- A nemzeti nevelésről (1893)
- A képzőművészetek története (kunaŭtoro, 1901)
- Die Karlinger und Artusepen (1901)
- Byron Magyarországon (1913)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM65637 hungarlingva datenaro de muzeo