Gyula Ethey
Gyula Ethey [djula etei], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ethey Gyula, slovake Július Ethey estis hungara oficisto, bienulo, publikigisto. Lia origina familia nomo estis Krascsenics [kraŝĉeniĉ] ĝis 1917.
Gyula Ethey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 18-an de novembro 1878 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Dömös |
Morto | la 3-an de oktobro 1957 en Ĉeĥoslovakio Čachtice |
Okupo | |
Okupo | hejmlanda esploristo |
Gyula Krascsenics[1] naskiĝis la 18-an de novembro 1878 en Dömös (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 3-an de oktobro 1957 en Čachtice (Ĉeĥoslovakio).
Biografio
redaktiGyula Ethey frekventis piaristajn gimnaziojn en Esztergom kaj Nitro, poste li studis juron en Scienca Universitato de Budapeŝto, ŝajnas, ankaŭ en Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro kaj Kalvinana Kolegio de Sárospatak. Post la diplomo li laboris en la landa administracio kaj estis ankaŭ titulara nobela juĝisto. Post Traktato de Trianon li okupiĝis pri la familia bieno en Sľažany. La bieno estis forprenita en 1945, ĉar li estis hungaro. Li publikigis kaj hungara kaj slovake. Li edziĝis en 1905, poste filo naskiĝis.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Alsószelezsény története (1922)
- Régi kastélyaink (1933)
- A vágvölgyi magyarság települése és fogyatkozása (1941)
- Z dejín čachtických pivníc (1948)
Fontoj
redakti- biografio hungare
- biografio hungare Arkivigite je 2023-10-27 per la retarkivo Wayback Machine
- biografio kaj aprezo hungare
Referencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM53096;jsessionid=F873A0F0920C62EC873ACE1731D2D347 hungarlingva datenaro de muzeo