Universitato Tokaj-Hegyalja

La Universitato Tokaj-Hegyalja, ĝis 2021 Fakultato Komenio de Altlernejo Eszterházy Károly, estas signifa universitato en Hungario en Sárospatak.

Universitato Tokaj-Hegyalja
universitatoKampusofakultatokolegioprivata lernejo
Informoj
fondodato 1531
fondinto(j) Péter Perényi vd
Situo
lando Hungario
adreso Eötvös út
poŝtkodo 3950
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
vdr
Kolegio de Sárospatak

Historio redakti

Péter Perényi establis en la iama Patak lernejon en 1531. La plej signifa profesoro estis Komenio, kiu alvenis pro invito de Zsuzsanna Lorántffy. Li instruis tie inter 16501654, sed li aranĝis ankaŭ modelon el la lernejo. En 1857 la memstara kalvinana lernejo por instruistoj ekfunkciis. En 1870 ĝi iĝis ŝtata (ne kalvinana) lernejo, samtempe la lernojaroj estis anstataŭ du jam tri, ekde 1882 kvar. En 1913 la lernejo ricevis imponan novan domegon. En 1923 ĉesis la jura akademio. En 1929 la kalvinanoj rericevis la lernejon, kie oni instruis jam dum 5 lernojaroj. En 1950 la ŝtato reprenis la lernejon kaj ĝi ricevis la rangon altlernejo en 1976. La lernejo estis integrita al Universitato de Miskolc inter 2000 kaj 2013, poste estas fakultato de Altlernejo Eszterházy Károly.

En 2016 la fakultato estis kuntirita al simila edukejo de Eger, ili jam formis Universitaton Károly Eszterházy. Tamen en 2021 tiu kampuso ricevis universitatan statuson.

Famuloj redakti

Fontoj redakti