József S. Szabó
József S. Szabó [jOĵef eŝ sabO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo S. Szabó József estis hungara instruisto, kalvinana pastro.
József S. Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 15-an de aŭgusto 1862 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Serke |
Morto | la 19-an de oktobro 1944 en Hungara reĝlando Cegléd |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | poeto • kalvinana pastro • instruisto |
Verkoj | Q61365530 |
József S. Szabó[1] naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1862 en Serke (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Širkovce en Slovakio), li mortis la 19-an de oktobro 1944 en Cegléd (Hungara reĝlando).
Biografio redakti
József S. Szabó lernis en sia naskiĝvilaĝo kaj Rimaszombat, li studis teologion en Sárospatak inter 1880-1886. Poste li instruis, sed en 1889 li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post la diplomo li estis pastro en Naprágy, sed ekde 1892 li denove instruis en diversaj lokoj, baldaŭ li estis gimnaziestro en Debrecen. Li pensiuliĝis en 1929, sed pli frue li ankaŭ kontribuis.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Károlyi Gáspár élet- és jellemrajza (1890)
- Az ó-klaszszikai költészet nevelő hatása (1896)
- Tompa Mihály, a költő-pap (1901)
- Műveltségi állapotok, főként az iskolázás Debrecenben a reformáció korában (1924)
- Zwingli és a magyar reformáció (1932)