Universitato Károly Eszterházy
Universitato Károly Eszterházy [kAroj esterhAzi], (origine hungare Eszterházy Károly Egyetem) estas malnova liceo en Eger, kie studas 8600 studentoj.
Universitato Károly Eszterházy | ||
---|---|---|
kolegio (–2016) publika universitato (2016–2021) katolika eklezia universitato (2021–) | ||
Informoj | ||
fondodato | 1774 / 2016 | |
fondinto(j) | Károly Eszterházy vd | |
speco | reĝa / ŝtata | |
Situo | ||
Geografia situo | 47° 54′ 1″ N, 20° 22′ 23″ O (mapo)47.900359720.3729403Koordinatoj: 47° 54′ 1″ N, 20° 22′ 23″ O (mapo) | |
lando | Hungario | |
urbo | Eger | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | ĉ. 8 600 | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
Historio de la Altlernejo
redaktiĈefepiskopo Ferenc Barkóczy en 1761 decidis en 1761, ke la seminario en Eger estos evoluigita al simila universitato kun 3 fakultatoj (teologio, filozofio, juro), kiel Universitato en Nagyszombat establita fare de Péter Pázmány. La sekva ĉefepiskopo Károly Eszterházy aldonis medicinan (jam la kvaran) fakultaton al la koncepto, kiu ekfunkciis en 1769. Tiu medicina fakultato estis la unua en Hungario. En Eger la altnivela edukado komenciĝis en 1774 jam en nova konstruaĵo. En la sekva jaro Maria Tereza forprenis la medicinan fakultaton kaj ŝi deklaris, ke povas ekzisti nur unu universitato en Hungario. La medicina fakultato funkciis plu en Nagyszombat. Post 2 jaroj la daŭre funkcianta lernejo de Eger ricevis la rangon liceo. Ankaŭ instruadoj de filozofio kaj juro estis forprenita en 1784, eĉ post 2 jaroj la seminario estis movita al Pest (urbo). Tamen, Eszterházy neniam rezignis pri siaj planoj, en 1790 la filozofia kaj jura fakultatoj estis reinstalita, same la seminario. En 1828 ĉefepiskopo János László Pyrker establis la unuan hungaran porinstruistan edukadon en Eger, kiu aliĝis al la liceo en 1852. Ekde 1921 la iniciato de Lajos Szmrecsányi ankaŭ komerca altlernejo funkciis en la konstruaĵo.
La pedagogia altlernejo en Debrecen translokiĝis al Eger en 1948. En 1962 la altlernejo prenis la nomon Ho Chi Minh, fine Károly Eszterházy en 1989. En 2016 la altlernejo akiris universitatan statuson.
Konstruaĵoj de la altlernejo (pli frue foje kolegio) estas disaj tra la urbo, tamen la plej granda estas la iama baroka liceo. En la liceo funkcias ankaŭ episkopa biblioteko kaj astronomia muzeo.
Historio de la Universitato
redaktiInter 2016 kaj 2021 aliĝis al Universitato Károly Eszterházy Fakultato Komenio de Altlernejo Eszterházy Károly.
Studentoj (elekto)
redakti- Andrea Bozó
- Tamás Cseh
- Lajos Dargay
- István Dékány (reĝisoro)
- Róbert Dolák-Saly
- Borbála Fekete
- Péter Gemza
- István György (politikisto)
- György Honti
- Barbara Illés-Bódi
- Zsolt Jószay
- Ernő Kállai (ombudsmano)
- József Kárpáti
- Jenő Lévay
- Judit Márkus
- László Morvay
- Nóra Parti
- Dénes Pócsik
- Margit Sebők (1939)
- Attila Szabó (violonisto)
- József Szathmáry
- János Sziládi
- Andor Szilágyi
- György J. Szondi
- Lajos Szűcs (politikisto)
- László Szunyogh
- Attila Tomaji
- Miklósné Tóth
- Endre Zsasskovszky
Instruistoj (elekto)
redakti- Sándor Andrikovics
- József Bakos
- Viktória Balogh
- Péter Bán (arkivisto)
- Gábor Bednanics
- János Blaskó (pentristo)
- Lajos Csontó
- Attila Hevesi
- Éva Hibay
- János Jakuba
- Tamás Kopasz
- Tamás Kótai
- László Kovács (pentristo)
- Péter Krasztev
- István Monok
- István Nagy B.
- János Rainer M.
- János Seres
- László Szarka (historiisto)
- Ágnes Széchenyi
- Géza Mihály Szőcs
- József Szurcsik
- Sándor Tóth (skulptisto)
- Gábor Tüskés
- Endre Zétényi