Lajos Szmrecsányi

Lajos Szmrecsányi [lajoŝ smreĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szmrecsányi Lajos estis hungara romkatolika pastro, kanoniko, abato, ĉefepiskopo, direktora membro de Hungara Scienca Akademio (1917). Lia nobela antaŭnomo estis szmrecsányi. Liaj fratoj estis Miklós Szmrecsányi kaj Pál Szmrecsányi.

Lajos Szmrecsányi
hungara episkopo
Persona informo
Naskonomo Szmrecsányi Lajos György Félix Márk
Naskiĝo 26-an de aprilo 1851 (1851-04-26)
en Šarišské Dravce
Morto 28-an de januaro 1943 (1943-01-28) (91-jaraĝa)
en Eger
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Familio
Gefratoj Miklós SzmrecsányiPál Szmrecsányi vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Ĉefepiskopo de Eger
Dum 1912-
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lajos Szmrecsányi [1] naskiĝis la 26-an de aprilo 1851 en Hungara reĝlando en Daróc (nuntempa Šarišské Dravce en Slovakio). Li mortis la 28-an de januaro 1943 en Eger.

Biografio redakti

Lajos Szmrecsányi frekventis mezlernejojn en Debrecen kaj Eperjes, poste li lernis teologion en Eger inter 1867-1872. Li pastriĝis en 1873, poste li eklaboris laŭvice en preĝejoj de Kápolna kaj Miskolc. En 1891 li estis nomita eklezia sekretario, post 6 jaroj li ricevis la titolon kanoniko. En 1898 li iĝis abato, en 1912 ĉefepiskopo. Inter 1912-1918 (poste inter 1927-1943) li estis senatano. Dum la 1-a mondmilito li estabis soldathospitalon. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis arestita. Li multe strebis por la edukado.

Verkaro (elekto) redakti

  • Emlékkönyv Zichy Nándor gr. szül. 100. évford-jára 1829-1929 (1929)
  • Vita Academica (1932)

Fontoj redakti