Šarišské Dravce
Šarišské Dravce, hungare Daróc (malofte Sárosdaróc) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Šarišské Dravce | |
hungare: Daróc | |
municipo | |
Šarišské Dravce
| |
Oficiala nomo: Šarišské Dravce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Sabinov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Riveroj | Goduš, Kučmanovský potok |
Situo | Šarišské Dravce |
- alteco | 467 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 10′ 30″ N 20° 51′ 47″ O / 49.17500 °N, 20.86306 °O (mapo) |
Areo | 9,928 km² (992,8 ha) |
Loĝantaro | 1 254 (31.12.2010) |
Denseco | 126,31 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1295 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 082 73 |
Telefona antaŭkodo | +421-51 |
Aŭtokodoj | SB |
NUTS | 525219 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Šarišské Dravce | |
Retpaĝo: www.sardravce.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo redakti
Šarišské Dravce situas laŭ flankovojoj. Sabinov troviĝas je 20, Prešov je 36 km.
Historio redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1295 en formo "Dorauch". En 1427 30 familioj pagis impostojn. En 1768 pro incendio la tuta vilaĝo cindriĝis. En 1787 441 vilaĝanoj loĝis en 68 domoj, en 1828 540 vilaĝanoj en 72 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon unuaklasa (=eminenta). En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Daróc 380 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Héthárs, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Šarišské Dravce 1269 homoj, (1262 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika mezepoka preĝejo omaĝe al Sankta Katerino el Aleksandrio, en 1622 renesanciĝis kaj turo alkonstruiĝis, en 1657 renoviĝis, en 1752 barokiĝis
- renesanca kastelo el la 17-a jarcento, en 1794 trakonstruiĝis
- paroĥo de 1830
- kapelo el la 19-a jarcento
Famuloj redakti
En la iama Daróc naskiĝis:
- hungara episkopo Pál Szmrecsányi
- hungara ĉefepiskopo Lajos Szmrecsányi
- hungara arthistoriisto Miklós Szmrecsányi
- hungara mecenato pri teatroj Vince Berzeviczy.