Lipany
- Tiu ĉi artikolo temas pri slovaka urbo. Pri aliaj signifoj temas artikolo Lipany (apartigilo).
Lipany, hungare Héthárs [hEthArŝ], germane Siebenlinden estas urbo en Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Sabinov.
Lipany | ||
germane: Siebenlinden, hungare: Héthárs | ||
urbo | ||
Lipany
| ||
|
||
Oficiala nomo: Lipany | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Sabinov | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Ŝariŝo | |
Montaro | Šarišská vrchovina | |
Riveroj | 4
| |
Situo | Lipany | |
- alteco | 389 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 09′ 10″ N 20° 57′ 43″ O / 49.15278 °N, 20.96194 °O (mapo) | |
Areo | 12,648 km² (1 264,8 ha) | |
Loĝantaro | 6 423 (31.12.2007) | |
Denseco | 507,83 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1328 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 082 71 | |
Telefona antaŭkodo | +421-51 | |
Aŭtokodoj | SB | |
NUTS | 524778 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Prešov
| ||
Vikimedia Komunejo: Lipany | ||
Retpaĝo: www.lipany.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Situo
redaktiLa urbo situas en valo de rojo, laŭ la ĉefvojo Prešov-Bardejov, laŭ ka fervojo Prešov-Pollando. Prešov troviĝas de ĉi tie 28 km, Sabinov 12 km.
Historio
redaktiLa alvenintaj hungaroj trovis tie komunumon, poste ili venigis kumanojn kaj aliajn popoletojn. La tataroj detruis la setlejon en 1241, poste germanoj refondis ka vilaĝon. La unua mencio devenis el 1312, tiutempe la kampoj apartenis al fortikaĵo. En la 15-a jarcento precipe nobeloj loĝis surloke, kiuj okupiĝis pri agrikulturo kaj manfaradoj. La bienuloj estis familio Tarczay. Baldaŭe la komunumo ricevis reĝajn privilegiojn kun rajto okazigi po unu foiro por semajno. Sekve Héthárs evoluis pro la komercado. Dum la jarcentoj okazis ankaŭ incendioj. Ekde 1909 ĝi estis distriktejo. En 1910 en la urbo loĝis 1422 da loĝantoj (770 slovakoj, 454 hungaroj, 139 germanoj). Ĝis la Traktato de Trianon la urbo apartenis al Hungario, al Sáros (reĝa departemento), al distrikto de "Héthárs", kies distriktejo ĝi estis. Poste la loko apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1938 al Slovakio. En 1942 la judoj, en 1945 la germanoj estis deportitaj. Inter 1945-1993 la urbo denove apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 2001 loĝis enurbe 6130 da homoj, 91% de la loĝantoj estis slovakoj kaj 7% ciganoj.
Vidindaĵoj
redakti- gotika katolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno el la 14-a jarcento, interne lignaj skulptaĵoj de Jesuo kaj Dipatrino
- tombomonumentoj de Tomaso Tarczay de 1493 kaj Stefano Dessewffy el la 17-a jarcento
Gefiloj
redakti- Pavol Petrík, aktivulo esperantista katolika