Péter Bán (arkivisto)

hungara arkivisto

Péter Bán, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bán Péter estis hungara arkivisto, altlerneja instruisto.

Péter Bán (arkivisto)
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1947 (1947-07-15)
en Pécs
Morto 22-an de oktobro 2010 (2010-10-22) (63-jaraĝa)
en Eger
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo arkivisto • universitata instruisto
vdr

Péter Bán[1] naskiĝis la  15-an de julio 1947(nun 1947-07-15) en Pécs, li mortis la 22-an de oktobro 2010 en Eger (laŭ alia informo en Budapeŝto).

Biografio redakti

Péter Bán maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1971. Post la diplomo li instruis en mezlernejoj en Eger, poste 1977–1986 li laboris en arkivoj de la sama urbo, dum li doktoriĝis en 1977. Li estis lektoro en Scienca Universitato Janus Pannonius inter 1986–1993, poste li estis arkivestro en Eger ĝis la emeritiĝo en 2007, sed li estis ankaŭ docento de Universitato de Miskolc, eĉ ekde 1997 li instruis ankaŭ en Altlernejo Károly Eszterházy. Same en 1997 li kandidatiĝis (CSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis inspektoro de arkivoj inter 1998-2004. Lia edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 2002-2008.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Batthyány-uradalmak gazdatiszti szervezete (ankaŭ disertaĵo, 1971)
  • Kamarai dézsmajegyzékek forrásértéke a 16. század közepén (Heves vármegye példáján) (disertaĵo, 1977)
  • Magyar történelmi fogalomgyűjtemény (2 volumoj, kunaŭtoro, 1980, 2-a eldono: 1989)
  • Les registres de dîmes comme sources de l’historie de la production agricole en Hongrie dans la pèriode du féodalisme (kunaŭtoro, 1982)
  • Heves vármegye XVI. század közepi tizedjegyzékei. Forrásközlés, értékelés. (disertaĵo, 1994)
  • Pécs és Baranya megye forradalmi testületei (2008)

Fontoj redakti

Referencoj redakti