Ernő Kállai (ombudsmano)

Ernő Kállai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kállai Ernő estas hungara sociologo, bazlerneja, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, ombudsmano.

Ernő Kállai
Ernő Kállai en 2007
Ernő Kállai en 2007
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1969 (1969-12-01) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Károly EszterházyUniversitato Eötvös LorándUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo sociologo
vdr

Ernő Kállai[1] naskiĝis la 1-an de decembro 1969 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ernő Kállai devenis el cigana familio. Li komence estis pedagogo en diversaj bazlernejoj, sed tiutempe li estis ankaŭ pianisto. Li akiris pedagogian diplomon en Altlernejo Károly Eszterházy en 1994, en la sekva jaro ĵurnalistan diplomon, en 1998 plian pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, en 2002 juran diplomon en la laste menciita universitato. En tiu periodo li ricevis plurajn stipendiojn (1997-2002) kaj ekde 1995 li estis redaktoro en la Hungara Radio. Inter 1999-2002 li instruis en Universitato de Miskolc, poste li estis docento en Katolika Altlernejo Vilmos Apor. Inter 2007 kaj 2011 li estis ombudsmano kaj en 2008 li akiris sciencan gradon Ph.D.. Li ricevis premiojn en 2005 kaj 2006.

Elektitaj kontribuoj redakti

Apartaj volumoj redakti

  • Helyi cigány kisebbségi önkormányzatok Magyarországon (2005)
  • Önkormányzatok, kisebbségi önkormányzatok és autonómia (2015)

Hungarlingvaj ĉapitroj redakti

  • Egy cigány kisebbségi önkormányzat működése (1999)
  • A cigányság története 1945-től napjainkig (2000)

Ĉapitroj en aliaj lingvoj redakti

  • History of the Gypsies from 1945 to the 1989 change in régime (2000)
  • Die Lage der Roma in Ungarn zu Beginn des 3. (2001)
  • Legislation and Government Programs Relating to the Roma Population in Hungary since the Political Changes of 1989-90 (2005)

Fontoj redakti

Referencoj redakti