János Jakuba
János Jakuba [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jakuba János estis hungara pentristo, altlerneja instruisto.
János Jakuba | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jakuba János |
Naskiĝo | 28-an de marto 1909 en Békéscsaba |
Morto | 14-an de marto 1974 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-2-35 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1927–1931) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
János Jakuba [1] naskiĝis la 28-an de marto 1909 en Békéscsaba, li mortis la 14-an de marto 1974 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJános Jakuba frekventis luteranan gimnazion en sia naskiĝurbo, jam tie li lernis desegnadon de László Mazán. Li akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1931. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Réti kaj Gyula Rudnay. Li debutis en ekspozicio en 1935. Ekde 1955 li instruis en pedagogia altlernejo en Budapeŝto, poste en Pedagogia Altlernejo de Eger, ekde 1964 en Industriarta Altlernejo (laste li estis vicrektoro). Ekde 1965 li vivis en Szentendre, sed nur en 1972 li aliĝis al Artistkolonio (Szentendre). Li ŝatis pentradi pejzaĝojn en ĉirkaŭaĵo de la naskiĝurbo. Li ricevis 3 premiojn inter 1959-1970.
El solaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1957, 1967, 1980, 1999)
- Bratislavo (1957)
- Békéscsaba (1967)
- Komárno (1972)
- Prago (1984)
El kolektivaj ekspozicioj
redakti- Arthalo Budapeŝto (1954, 1959, 1962, 1968)
- Budapeŝto (1957, 1960, 1968)
- Békéscsaba (1999)
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Tornácon
- Falu
- Festő a tanyán
- Szüretelők
- Hazafelé
Elektitaj disĉiploj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-16 per la retarkivo Wayback Machine