István György (politikisto)

István György [iŝtvAn djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo György István estas hungara politikisto, urbestro, instruisto, parlamenta deputito.

István György
István György
István György
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1959 (1959-10-31) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Szent László Gimnázium • Universitato Károly Eszterházy
Okupo
Okupo politikisto
vdr

István György[1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1959 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István György maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo Ho Chi Minh en 1984. Post la diplomo li ekinstruis en bazlernejo en Kőbánya, en 1988 li jam estis viclernejestro. Depost fino de la socialismo inter 1990 kaj 2002 li estis urbestro de Kőbánya. En 2005 li akiris juran diplomon en Universitato de Pécs. Inter 2006-2010 li estis urbestrarano de Budapeŝto, inter 2010-2014 parlamentano en frakcio de Fidesz, ankaŭ vicurbestro de Budapeŝto, pli poste li ricevis diversajn ŝtatajn postenojn. Ekde 2020 li estis subministro. Li ricevis premiojn en 2016 kaj 2019. Li edziĝis en 1982, lia edzino naskis 3 gefilojn. Pro eksedziĝo li denove edziĝis en 2017.

Fontoj redakti

Referencoj redakti