Gyula Konkoly-Thege

Gyula Konkoly-Thege [djula konkoli-tege], laŭ hungarlingve kutima nomordo Konkoly-Thege Gyula estis hungara statistikisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1938). Lia onklo estis astronomo Miklós Konkoly-Thege.

Gyula Konkoly-Thege
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1876 (1876-12-21)
en Zlaté Moravce
Morto 6-an de decembro 1942 (1942-12-06) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo statistikisto • inĝeniero-agronomo
vdr

Gyula Konkoly-Thege [1] naskiĝis la 21-an de decembro 1876 en Hungara reĝlando, en Aranyosmarót (nuntempa Zlaté Moravce en Slovakio). Li mortis la 6-an de decembro 1942 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Konkoly-Thege akiris diplomon en 1907 en universitato en Budapeŝto, baldaŭe li doktoriĝis el ekonomio en 1926. Pli frue jam en 1898 li komencis sian karieron en la statistika oficejo. Paŝo post paŝo li ricevis pli altajn postenojn, fine de 1936 ĝis la pensiuliĝo li estis prezidanto de la oficejo. Lia statistika metodo eĉ eksterlande etendiĝis. Li ekinstruis en la universitato en 1930. En 1939 li pensiuliĝis.

Verkaro (elekto) redakti

  • Magyarország földbirtokviszonyai és a földreform (1925)
  • Magyarország külkereskedelmi forgalma és a mezőgazdasági kivitel jelentősége (1930)
  • La statistique agricole en Hongrie (1932)

Fontoj redakti