NYÍRŐ Gyula [njiroe' djula] (12-a de marto 1895, Dés - 4-a de majo 1966, Budapest), estis hungara psikiatro, universitata profesoro.

Gyula Nyírő
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1895 (1895-03-12)
en Dej
Morto 4-an de majo 1966 (1966-05-04) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Francisko-Jozefo
Okupo
Okupo neŭrologo
vdr

Biografio redakti

La diplomon de kuracisto li havigis en Universitato Koloĵvaro en 1917. En 1926 en Szeged li kvalifikiĝis kiel privatprofesoro, poste eksterordinara profesoro. Ekde 1928 li iĝis ĉefkuracisto en cerbmalsanulejo de Lipótmező, ekde 1939 direktoro-ĉefkuracisto en cerbmalsanulejo de Angyalföld. Ekde 1951 li estis profesoro pri psikiatrio en la medicinuniversitato de Budapeŝto. Li esploris precipe la skizofrenion.

Verkoj pli gravaj redakti

  • Elmekórtan (kun József Szabó , Szeged, 1926);
  • Semmelweis betegsége (Kun Haranghy László, Gyula Regöly-Mérei kaj Tivadar Hüttl , Bp., 1965).

Memorigiloj redakti

  • hospitalo en Budapeŝto portas la nomon Nyírő Gyula

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon