RÓNAI Gyula pli aĝa [pr. ro:nai], Mórocz József estis hungara aktoro, reĝisoro naskiĝinta en Somlóvásárhely la 6-an de januaro 1828 kaj mortinta en Nagyvárad la 4-an de septembro 1874.

Lia kariero redakti

Gyula Rónai forlasis la jurkarieron, ŝanĝis sian nomon kaj iĝis aktoro. Li debutis kiel amatorulo en 1847 en Buda. Post la hungara revolucio de 1848 li aperis en Koloĵvaro. Post provincaj ludoj inter 1859 kaj 1862 li estis ano de la Nacia Teatro de Pest. Ekde 1865 dungis lin István Reszler al la teatro de Debrecen, kie li restis ĝis sia morto (escepte de 1872 Szatmár). Li estis unu el la plej bonaj Shakespeare-aktoroj de la provinco (Reĝo Lear; Otelo; Macbeth; Rikardo la 3-a), kaj bonege li prezentis ankŭ Bánk, Petur (Madách I.), Brankovics (Obernyik K.). Lia edzino estis la aktorino Lilla Prielle, la pli juna fratino de Kornélia Prielle.

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon