István Reszler [iŝtvAn resler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reszler István estis hungara operkantisto (tenoro), teatrestro. Lia familia nomvarianto estis Ressler.

István Reszler
Persona informo
Naskiĝo 1831
en Hungario Pest (urbo) (Hungario)
Morto la 13-an de julio 1874
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

István Reszler [1] naskiĝis en 1831 en Pest (urbo), li mortis la 13-an de julio 1874 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Reszler debutis en Nacia Teatro (Pest) en 1846, tiutempe li lernis kantadon. Post iom da tempo li lernadis en Italio. En la teatra jaro 1850 li havis kontrakton en teatro de Olmütz, sed kiel gasto, li kantadis ankaŭ en la menciita Nacia Teatro. Ekde la sekva teatra jaro li aliĝis al trupo de József Szabó (teatrestro) en Arad, poste en pluraj urboj li havis rolojn. En 1860 li estis nomumita teatrestro en Pécs, en la sekva jaro en Debrecen. En la lasta urbo liaj operspektakloj estis famaj tutlande, en 1865 li zorgis jam pri la nova teatrejo, tamen li bankrotiĝis. Lia trupo unuiĝis kun alia trupo, ili aranĝis spektaklojn en diversaj urboj, ekzemple en Buda.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj trupanoj redakti

Fontoj redakti