Häfelfingen

komunumo de Svislando

Häfelfingen estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 268 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Häfelfingen
Blazono de Häfelfingen
Häfelfingen kaj en la fono Känerkinden
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 25′ 0″ N 7° 52′ 0″ O / 47.41667 °N, 7.86667 °O / 47.41667; 7.86667 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 0″ N 7° 52′ 0″ O / 47.41667 °N, 7.86667 °O / 47.41667; 7.86667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 268
Areo 3,96 km²
Alteco 543 m super marnivelo
Poŝtkodo 4445
Komunumkodo 2847
Mapo de Häfelfingen
vdr

Geografio redakti

Häfelfingen situas en la sudo de Kantono Bazelo Kampara ĉe la nordokcidenta deklirvo de la monto Wisenberg, kiu apartenas al la Ĵurasa Montaro kaj kun alteco de 1002 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. Sur la pinto de Wisenberg troviĝas belvidturo. Tra la vilaĝo fluas la rivereto Eimattbach, alfluanto de Homburgerbach, siavice alfluanto de Ergolz. De la komunuma areo de 3,96 km² servas por setlejoj 0,25 km², estas kovritaj de arbaro 1,37 km², kaj estas uzata por agrikulturo 2,32 km².

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Häfelfingen limas en nordo al Rümlingen, en nordoriento al Rünenberg, en oriento al Zeglingen, en sudo al Wisen (Kantono Soloturno), en sudokcidento al Läufelfingen, kaj en okcidento al Buckten.

Trafiko redakti

Häfelfingen estas montara vilaĝo, kiu situas komplete flanke de la trafikvojoj. Ĝi estas per publikaj trafikiloj atingebla nur dum labortagoj per la buso 109, kiu veturas nur 12-foje tage en malregulaj kadencoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Häfelfingen datiĝas el la jaro 1358 kiel Hevelingen.

En mezepoko Häfelfingen estis posedaĵo de senjoroj de Frohburg. En la jaro 1305 la episkopo de Bazelo aĉetis la senjorujon. Li pandigis Häflingen en 1356 dumtempe al Aŭstrio kaj poste al aliaj nobelaj familioj. En la 14-a jarcento ĝi fariĝis parto de la senjorujo Neu-Homberg. Kiel komunumo de la voktejo en la jaro 1400 Häfelfingen fariĝis posedaĵo de la urbo Bazelo. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la vilaĝo estis atribuita al la tiama distrikto Gelterkinden kaj en la jaro 1814 al la distrikto Sissach, ĉe kiu ĝi restis ankaŭ post la Bazela Kantondisiĝo kaj kun kiu ĝi fariĝis parto de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti