Haggard (muzikgrupo)

Haggard estas germana muzikgrupo de Mezopoko-Klasiko-Metalo, kies muziko estas kombinado de klasikaj, mezepokaj kaj renesancoj elementoj. Ili uzas por tio tipajn instrumentojn.

Haggard
Haggard en 2007
Haggard en 2007
Bazaj informoj
Deveno Germanio Germanio
Ĝenroj Simfonia metalroko
Neo-klasika metalroko
Melodia mort-metalroko
Aktivaj jaroj 1991 - nuntempo
Eldoninto Drakkar Entertainment
Retejo www.haggard.de
Membroj

Asis Nasseri
Susanne Ehlers
Veronika Kramheller
Fiffi Fuhrmann
Andreas Peschke
Florian Bartl
Ivica Percinlie
Steffi Hertz
Johannes Schleiermacher
Claudio Quarta
Hans Wolf
Luz Marsen

vdr

Priskribo redakti

La grupo naskiĝis 1991 de Asis Nasseri kaj estis rapide konata en la sceno por Mortmetalo. La ĝenro de Haggard tamen sin permutas post la unuaj akceptotestoj, kaj la unua albumo «And Thou Shalt Trust… The Seer» ilin famigis. Post la dua albumo «Awaking The Centuries» de la jaro 2000 ili entreprenis du vicojn en Meksiko, kiun ili ankaŭ vizitis 2004. En sudameriko ili estas eĉ pli konataj kaj amataj ol en Germanio mem. Ankaŭ en Azio oni amas la muzikon de Haggard.

Haggard estas projekto de la kantisto kaj gitaristo Asis Nasseri, kiu komponis ĉiujn kantojn. Li arigis proksimume 20 personojn ĉe si, kiuj subtenas lin energie en la studio. La instrumentaro konsistas unuflanke el normalaj Metala-instrumentaj kiel gitaroj, baso, drumoj ktp., aliaflanke el tipe klasikaj instrumentoj aŭ instrumentoj por folkloro.

La kantoj malsamegas. Ekzistas kantantaj, parolantaj kaj kriadantaj voĉoj, krome ankoraŭ sopranistoj kaj tenoruloj partoprenas. Plue, la muzikgrupo laboras ankaŭ kun la «Schalleluja»-ĉambroĥoro kaj la nova radiofonia ĥoro de Moskvo. Ankaŭ Haggard kantas en multaj malsamaj lingvoj, ekzemple angle, france, svede, germane, itale, ruse kaj aldone latine.

Albumoj redakti

  • 1992: Introduction
  • 1993: Progressive EP
  • 1995: Once upon a December's Dawn
  • 1996: And Thou Shalt Trust... The Seer
  • 1997: And Thou Shalt Trust... The Seer (pli nova versio)
  • 2000: Awaking the Centuries
  • 2001: Awaking the Gods, Live in Mexico
  • 2004: Eppur Si Muove
  • 2008: Tales of Ithiria

Filmoj redakti

  • 1998: In A Pale Moon's Shadow
  • 2001: Live in Mexico

Retpaĝoj redakti