Han Myung-Sook
HAN Myung-sook aŭ HAn Mjong Suk (naskiĝis la 24-an de marto 1944 en Pjongjango, en la hodiaŭa Nord-Koreio) estas la ĉefministro de Sud-Koreio. Ŝia antaŭulo estis Lee Hae-chan, kiu devis abdiki la 15-an de marto 2006 pro la t.n. golfluda afero.
Han Myung-Sook | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de marto 1944 (77-jara) en Pjongjango |
Lingvoj | korea |
Ŝtataneco | Sud-Koreio |
Alma mater | Virina Universitato Ewha |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Park Jung-sun |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Ŝi studis en Seulo, en la virina universitato Ehwa pri franca literaturo. Ŝi partoprenis en la 1970-aj jaroj en la kontraŭdiktaturaj, pordemokratiaj movadoj kaj pro tio li pasigis 9 jarojn en prizono.
Ŝi anas en la Uri-Partio kaj estas rigardata kiel modera politikisto. Ŝi estis ekde 2001 la unua virina ministro de Sud-Koreio por egalrajto kaj familio, ekde 2003 estis ŝi ministro pri medio. Ŝi estas la unua virina ĉefministro de la lando.