Hanna Hertelendy

Hungara-usonana aktorino

Hanna Hertelendy [hungara prononco: hertelendi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hertelendy Hanna estis hungara-usonana aktoro. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Zimka Ilona (laŭ alia fonto Zinka Janka Irma), ŝia plej ofta nomo en Usono estis Hanna Landy.

Hanna Hertelendy
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1919 (1919-10-05)
en Budapeŝto,  Hungario
Morto 15-an de majo 2008 (2008-05-15) (88-jaraĝa)
en Okcidenta Holivudo
Mortis per malsano vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o István Békássy vd
Profesio
Okupo filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1944– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zimka Ilona [1] naskiĝis la 5-an de oktobro 1919 en Budapeŝto, ŝi mortis la 15-an de majo 2008 en Holivudo (Los Angeles, Kalifornio, Usono).

Biografio redakti

Zoltán Egyed aprezis Zinka-n talenta kaj Hanna Hertelendy komencis sian aktoran karieron en kabaredoj en sia naskiĝurbo. Post la 2-a mondmilito ŝi havis rolojn ekzemple en Teatro Magyar, Gaja Teatro. En 1948 ŝi vojaĝis al Usono, hejmenveninta ŝi denove havis rolojn en Budapeŝto, sed poste ŝi eterne forlasis Hungarion. En Usono inter 1948-2000 ŝi havis pli ol cent kinfilmajn aŭ televiziajn rolojn. Ŝi estis membro de Actors Studio.

Ŝi edziniĝis sesfoje, ŝia unua edzo estis dramaturgo István Hertelendy, post la vidviniĝo en 1945 ŝi edziniĝis al usona diplomato, en 1949 al usona aktoro, sed post 2 jaroj ŝi vidviniĝis. Ŝia kvara edzo estis István Békássy, kiun sekvis 2 aliaj usonaj aktoroj. Ŝi naskis 2 gefilojn en 1954 kaj 1961.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti

  • Idegen utakon (1944) – unu el la damoj
  • Hazugság nélkül (1945) – flegistino
  • Joy to the World (1948) jam kiel Hanna Landy
  • Diamond Safari (1958) - Wanda
  • An Elephant in a Cigar Box (1969) - Beatrice Grooteman
  • Circle of Power (1981) - Sylvia Arnold
  • Hard Time Romance (1991)
  • Entourage (2000) - Mrs. Hyder

Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti

  • The Ford Theatre Hour (1948)
  • The United States Steel Hour (1957) Nancy
  • The Movie Maker (1964) - jam kiel Hanna Landy
  • Christmas Lilies of the Field (1979) - Albertine
  • Hardesty House (1986) - Lilian Rockafeller
  • Room for Two (1992) - Olivia Ashcroft

Hungaraj voĉoj redakti

Fontoj redakti