Márta Egri
Márta EGRI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Egri Márta estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia patro estis István Egri (aktoro), ŝia patrino estis Teri Náray, ŝia frato estas Kati Egri. Márta Egri [1] naskiĝis la 11-an de septembro 1950 en Budapeŝto.
Márta Egri | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1950 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1969–1973) ![]() |
Familio | |
Patro | István Egri ![]() |
Patrino | Teri Náray ![]() |
Frat(in)o | Kati Egri ![]() |
Edz(in)o | József Székhelyi ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Biografio
redaktiMárta Egri frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1973. Ŝia ĉefinstruisto estis László Vámos. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Vígszínház, kie ŝi pasis 3 jarojn. Inter 1986-1991 kaj 2002–2007 ŝi estis membro de Teatro Szigligeti (Szolnok). En la ceteraj tempoj ŝi apartenis al malgrandaj teatroj, aŭ ŝi havis rolojn sen esti trupano. Ŝia unua edzo estis József Székhelyi, sed en 1986 ŝi denove edziniĝis. Ŝi naskis po unu filinojn. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1985-2015.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - vartistino de Julieta
- Otelo - Emilia
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Olivia
- József Katona: Bánk bán - Melinda
- Gábor Presser: Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo - Ilona
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
redakti- ‘‘Lányarcok tükörben’‘ (1972)
- ‘‘Yerma’‘ (1984)
- ‘‘Ébredés’‘ (1995)
- ‘‘A Hídember’‘ (2002)
- ‘‘Gondolj rám’‘ (2014)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- ‘‘Az elsőszülött’‘ (1973)
- ‘‘Széchenyi napjai’‘ (1985)
- ‘‘Pótvizsga’‘ (1996)
- ‘‘Régimódi történet’‘ (2006)
- ‘‘Egynyári kaland’‘ (2015)
Dubladaj roloj
redakti- en 120 eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Diane Keaton, Meryl Streep kaj aliaj