Hannibal Valdimarsson

Hannibal Valdimarsson (Hannibal Gísli Valdimarsson) (13-a de januaro 1903 - 1-a de septembro 1991) estis islanda politikisto, kiu estis partiestro de du politikaj partioj, la Popolpartio kaj Liberalaj maldekstruloj. Krome, Hannibal estis parlamentano kaj ministro por la Popolunuiĝo, kiu tiutempe ne estis partio sed elektadkunlabora projekto inter la Socialistpartio kaj forlasintoj de la Popolpartio. Kiam la Popolunuiĝo iĝis memstara partio en 1968, samtempe kun la malfondigo de la Socialistpartio, Hannibal forlasis ĝin kaj fondis la partion Liberalaj maldekstruloj.

Hannibal Valdimarsson
Hannibal Valdimarsson
Hannibal Valdimarsson
Persona informo
Naskiĝo 13-a de januaro 1903
en  Islando
Morto 1-a de septembro 1991
en Rejkjaviko
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Partio Popolpartio, Popolunuiĝo, Liberalaj maldekstruloj
Familio
Infanoj Jón Baldvin Hannibalsson vd
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto vd
Ministro pri sociaj aferoj
Dum 24-a de julio 195623-a de decembro 1958
Antaŭulo Steingrímur Steinþórsson
Sekvanto Friðjón Skarphéðinsson
Ministro pri sociaj aferoj
Dum 14-a de julio 197116-a de julio 1973
Antaŭulo Emil Jónsson
Sekvanto Björn Jónsson
Transportministro
Dum 14-a de julio 197116-a de julio 1973
Antaŭulo Ingólfur Jónsson
Sekvanto Björn Jónsson
Partiestro de la Popolpartio
Dum 19521954
Antaŭulo Stefán Jóhann Stefánsson
Sekvanto Haraldur Guðmundsson
Estro de la Popolunuiĝo
Dum 19561968
Sekvanto Ragnar Arnalds
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Hannibal.

Eks-ministro Jón Baldvin Hannibalsson estas filo de Hannibal Valdimarsson.