Emil Jónsson
Emil Jónsson (Guðmundur Emil Jónsson; naskiĝis la 27-an de oktobro 1902, mortis la 30-an de novembro 1986) estis islanda inĝeniero, bankdirektoro, politikisto kaj ĉefministro. Li estis partiestro de la Popolpartio en 1958—1968, kaj parlamentano en 1934—1971.
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Emil aŭ Guðmundur.
Familio redakti
Liaj gepatroj estis Jón Jónsson (1865—1941) kaj Sigurborg Sigurðardóttir (1865—1949). Lia edzino: Guðfinna Sigurðardóttir (1894—1981), gefiloj: Ragnar (1923), Vilborg (1928), Jón (1929), Sigurður Gunnar (1931), Sighvatur Birgir (1933), Guðrún (1936).