Hans Wilhelm Karl Gustav DOMIZLAFF (naskiĝinta la 9-an de majo 1892 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta la 5-an de septembro 1971 en Hamburgo) estis germana grafikisto, reklama psikologo kaj verkisto.

Hans Domizlaff
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1892 (1892-05-09)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 5-an de septembro 1971 (1971-09-05) (79-jara)
en Hamburgo, Flag of Germany.svg Germanio
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ilustristoverkisto
Information icon.svg
vdr

Li aktivis kiel artpentristo, scenejfaranto, verkisto, reklamkonsilisto kaj kreanto de famaj markoj en Leipzig, Berlino kaj Hamburgo. Per siaj publikigitaĵoj Typische Denkfehler der Werbung (1929) kaj Die Gewinnung des öffentlichen Vertrauens. Ein Lehrbuch der Markentechnik (1939) li iĝis fondinto de la primarka manaĝerado.

VivoRedakti

Jam dum lernejfrekvento i.a. ĉe Salzmann-lernejo (Schnepfenthal) Hans Domizlaff famiĝis kiel pentristo. Liaj fruaj favorintoj estis [Fedor Flinzer]] kaj Max Klinger. Dum la tempo inter 1912 kaj 1914 li ofte estis en Parizo kaj Londono. En printempo 1914 li vojaĝis tra Hispanio kaj Maroko reen en Germanlandon trapasante ankaŭ Barcelonon kaj Venecion. En Lepsiko li komencis en septembro 1914 trejniĝon pilotan. Kraŝo kiun li postvivis gravege vundite malhelpis komence lian soldatadon dum Unua mondmilito. Li profitis de tio kaj studis ĉe la lepsika altlernejo. Ekde marto 1916 li ja soldatis en Franclando kaj iĝis tie elaera fotografiisto.

Post la milito li malfermigis en Lepsiko apud Tomaso-preĝejo atelieron propran de artpentristo. Li dezajnis i.a. foirajn angulojn kaj afiŝojn reklamajn, sed precipe scenejajn bildojn por la Municipa teatrejo kaj la Lepsika popola teatrejo. Konsilante la presejon kaj pakaĵfarantan firmaon Wezel & Naumann li komencis okupiĝi pri la ankoraŭ moderna metodo de science farita reklamo kaj ties miraj efektoj kaj efikoj.

 
Reemtsma-tabako Gelbe Sorte, dezajnita de Domizlaff

Laŭ aŭtobiografiaj asertoj li renkontis en 1936 la ministerion pri propagando Joseph Goebbels kiu montriĝis bonege informita pri la laboroj domizlaff-aj. Krome li kutimis distancon disde nacisocialismo kaj retiriĝis ekde 1941 pli kaj pli je la bieno Heidehof akirita en 1927. Meze de 1943 li iĝis prezidanto de la Societo amikara de la naturprotektita parko luneburga erikejo (Verein Naturschutzpark Lüneburger Heide). En 1941 li finis unue la kunlaboron kun la firmao Siemens. Apogite fare de la eost-hanovra goviestro Otto Telschow, kiu iĝis oficiala protektanto de la menciita parko, Domizlaff sukcesis ne nur protekti la viridajn zonojn kontraŭ diversaj planoj de Wehrmacht je alifunkciigo sed eĉ atingis pligrandigon ĝian. Ĵus malantaŭ militfiniĝo Domizlaff plurfoje esplordemanditis fare de la britaj militadministrantoj kaj internigitis ses monatojn. Oni konfiskis liajn posedaĵojn en Hamburgo kaj Egestorf; li ne antaŭ 1947 liberigitis. Paŝon post paŝo li reekigis laboradon por Siemens kaj Reemtsma. Ĝis la mezo de la 1960-aj jaroj li konsiladis pluse por la sondiskfirmao Deutsche Grammophon antaŭ retiriĝo el aktiva konsiladdeĵoro.

VerkaroRedakti

En aŭtuno 1920 Domizlaff renkontiĝis kun la erfurtaj cigaredfabrikantojn Philipp F. Reemtsma kaj Hermann F. Reemtsma, pro kiuj li ekde majo 1921 laboris. Li kreis la konatajn markojn R6, Ernte 23, Sennoŭsi, Gelbe Sorte Post ŝanĝiĝo de la firmao je akcia kompompanio (Reemtsma AG; aŭtuno 1921) li estis membro de la kontrolkomisio.[1] Post transloko de la Reemtsma-fabrikojn al Hamburgo en la jaro 1922-a Hans Domizlaff ekloĝis ekde 1927 ĉe Elb-ŝoseo kie li loĝis ĝismorte. Pro elstara laboro li iĝis kompaniano kaj estrarano. En 1934 li laboris por Carl Friedrich von Siemens kun la celo furorigi la konzernon surbaze de la scienca marka atentigo. Domizlaff ellaboris unikecan aspekton por la tuta entrepreno (Siemens-Stil), kio iĝis modelo por multaj firmaoj. Ekde 1928 Domizlaff givis la ĉefan reklamsekcion de Simens. Li kreis dezajnojn por radiaparatoj, telefonoj kaj polvosuĉiloj. Post la Dua mondmilito li faris diversajn sondiskajn emblemojn por Deutsche Grammophon, Polydor. Heliodor, Brunswick Records, Literarisches Archiv. Kune kun Ernst von Siemens li fondis Muzikhistorian instituton de Deutsche Grammophon-Gesellschaft, kiu funkcias ĝis hodiaŭ.

Propagando-teorioRedakti

En 1932 Domizlaff publikigis la verkon Propagandamittel der Staatsidee, kiu estiĝis el penso-interŝanĝo kun la mentoro kaj eldonisto Hermann Ullstein. Per tiu ĉi libro li nedirekte kandidatis ĉe kanceliero Heinrich Brüning kiel reklamisto de la ŝtato. Post la fuĝo de Brüning eksterlanden - post la potencakiro de la nazioj - kaj la elmigro de Ullstein finiĝis la aktiva politika engaĝiĝo de Domizlaff. Domizlaff ankau proponis novan germanan flagon kies formon li preskribis kaj che Propagandamittel der Staatsidee (1932) kaj che Es geht um Deutschland en 1952[2] En 1954 li malfermis en Hamburg la Instituton por marka tekniko kiu funkciis ghis 1971. Ekde 1966 li korespondis kun Paul W. Meyer, ulo grava che Societo pri konsumesplorado (Gesellschaft für Konsumforschung/GfK). En la 16.6.2006 fondighis la societo Hans-Domizlaff-Arkivo en hamburgo.

Verkoj (elekto)Redakti

  • Propagandamittel der Staatsidee, Altona-Othmarschen 1932.
  • Es geht um Deutschland. Massenpsychologische Stichworte für eine sozialpolitische Reform. Hamburg, Selbstverlag [Hans Dulk], 1952
  • Die Seele des Staates. Regelbuch der Elite. Hamburg, Selbstverlag [Hans Dulk], [1957]
  • Brevier für Könige. Massenpsychologisches Praktikum. Hamburg, Institut für Markentechnik, 1968.
  • Religiöse Phänomene. Meditationen über unbewußte Bindungen, Hamburg 1970.
  • Die Gewinnung des öffentlichen Vertrauens. Ein Lehrbuch der Markentechnik, 7. Auflage, Hamburg, August 2005. 352 Seiten. ISBN 3-922938-40-X

LiteraturoRedakti

  • Alexander Deichsel: Und alles ordnet die Gestalt - Hans Domizlaff, Gedanken und Gleichnisse. Kriterion Verlag, Zürich 1992.
  • Holm Friebe: Branding Germany. Hans Domizlaff’s Markentechnik and Its Ideological Impact. In: Pamela E. Swett, S. Jonathan Wiesen, Jonathan R. Zatlin (Hrsg.): Selling Modernity. Advertising in Twentieth-Century Germany. Duke University Press, Durham/London 2007, ISBN 978-0-822-34069-0, S. 78–101.
  • Tino Jacobs: Zwischen Intuition und Experiment. Hans Domizlaff und der Aufstieg Reemtsmas, 1921 bis 1932. In: Hartmut Berghoff (Hrsg.): Marketinggeschichte. Die Genese einer modernen Sozialtechnik. Campus, Frankfurt a. M./New York 2007, ISBN 978-3-593-38323-1, S. 148–176.
  • Dirk Schindelbeck: Stilgedanken zur Macht. In: Dirk Schindelbeck u. a.: "Ins Gehirn der Masse kriechen!". Werbung und Mentalitätsgeschichte. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1995, ISBN 3-534-12675-0, S. 45–73.
  • Peter Sumerauer: Hans Domizlaff und der Ursprung der Markentechnik. In: Jahrbuch Markentechnik 1995. Deutscher Fachverlag, Frankfurt a. M. 1995, ISBN 3-87150-458-0, S. 77–93.
  • Karlheinz Weißmann: Hans Domizlaff, in: Staatspolitisches Handbuch. Band 3, Verlag Antaios, Schnellroda 2012. S. 39–40. interrete
  • G·E·M Gesellschaft zur Erforschung des Markenwesens e.V., Berlin (Hrsg.): 25 Jahre Domizlaffs »Markentechnik« wieder auf dem Markt, Sonderheft zum Magazin MARKENARTIKEL, Heft 6/2007.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Philipp F. Reemtsma: Die Firmenentwicklung 1910 bis 1952, als Sonderdruck aus den Beiträgen zu einer Firmengeschichte, Hamburg 1953, p. 8 (maledonite).
  2. Jan Schlürmann: Schwarzer Adler, goldener Grund. Die Entwürfe des Werbegrafikers Hans Domizlaff für eine neue deutsche Flagge (1932 und 1952), Kiel 2017