Hans Georg Calmeyer

Hans Georg CALMEYER (naskiĝis la 23-an de junio 1903 en Osnabrück, mortis la 3-an de septembro 1972 estis germana advokato, kiu inter 1941 kaj 1945 savis la vivon de miloj da judoj en Nederlando, tiam okupita de Germanio.

Hans Georg Calmeyer
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1903 (1903-06-23)
en Osnabrück
Morto 3-an de septembro 1972 (1972-09-03) (69-jaraĝa)
en Osnabrück
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de MarburgMunkena universitatoUniversitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
Familio
Infano Peter Calmeyer
Parencoj Ursula Seidl
Okupo
Okupo juristoadvokatonotario • rezistobatalanto • oficisto
vdr

Calmeyer studis juron en Freiburg im Breisgau, Marburgo kaj Munkeno. Kiel membro de dekstre naciisma militista organizaĵo li partoprenis en 1923 je la puĉo de Hitler.

Poste li estis advokato en Osnabrück, kie li atingis bonegan reputacion kiel juristo. 1933 estis rifuzita lia licenco kiel advokato pro „Aktiveco por komunismaj celoj“. Li defendis ankaŭ komunistojn kiel advokato. Li rericevis la licencon post kelkaj monatoj, post kiam li enlistiĝis en la Nacisocialista Aŭtomobilista Unuiĝo. Poste Calmeyer estis ankaŭ membro de la unuiĝo de Nacisocialismaj Germanaj Juristoj, sed ne de la partio NSDAP.

Dum majo 1940 Calmeyer partoprenis kiel soldato, membro de radio-kompanio, en la invado de la germana armeo en Nederlandon. En 1941 li estis sendita al la tiel nomata „Reichskommissariat für die besetzten niederländischen Gebiete“, la komando-organizaĵo por Nederlando. Tie li fariĝis estro de la sekcio "interna organizo“, al kiu ankaŭ apartenis la sekcio "referato pri judoj". Li ebligis al judoj la klarigon de rasaj dubaj kazoj ĉe la ĉefa organizo en Hago. Kontraŭe al la regulado en Germanio judoj povis oficiale pridubi ilian registriĝon kiel "plenjudoj" kaj liveri kontraŭpruvon per "devendokumentoj", per kiuj multaj estis engrupigitaj kiel "duonjudoj", aŭ "kvaronjudoj". Tio efikis parte nur per buŝaj asertoj. Calmeyer uzis sian pozicion por - en siaj propraj vortoj - „konstrui sav-floson“. Li eĉ akceptis falsitajn dokumentojn de deveno, kiuj dokumentis devenon kiel arjoj aŭ duonjudoj kaj konsilis pri multaj aliaj trukoj. Malgraŭ admono de superuloj li ne ĉesis pri tio.

Ĉirkaŭ 5700 homoj estis klasifikitaj de la ofico de Calmeyer kiel "dubaj kazoj" kaj minimume 3700 de ili savitaj de certa morto. Tamen la 2000 negativaj decidoj inter la "dubaj kazoj" estis samefikaj kun kondamno al morto, ĉar ili havis la saman sorton kiel la ĉ. 140 000 nederlandaj judoj, kiujn la germanoj sendis al la koncentrejoj, de kiuj ĉ. 75 % tie aŭ sur la vojo tien mortis. Tiel Calmeyer apartenis al tiuj homoj kiujn la federacia prezidanto Johannes Rau nomis homoj, kiuj helpis, sed per ilia implikiĝo en la kulpa reĝimo ankaŭ fariĝis kulpaj.

Lia aktiveco estis preskaŭ forgesita, ĝis dum la 1980-aj jaroj estis fondita iniciato por lia memoro. Je la 4-a de marto 1992 Jad Vaŝem donis post morto la titolon „Gerechter unter den Völkern“.

La urbo Osnabrück donis al li la 2-an de januaro 1995 la Justus-Möser-Medalon, la plej altan honorigon de la urbo. Ĉeestis lia filo Prof. Dr. Peter Calmeyer kaj la israela ambasadoro Avi Primor.

Literaturo redakti

  • Joachim Castan/Thomas F. Schneider (Hg.): Hans Calmeyer und die Judenrettung in den Niederlanden, Hans Calmeyer kaj la savado de judoj en Nederlando; Katalogo al la samnoma ekspozicio. Göttingen: V&R unipress 2003. ISBN 3-89971-122-X
  • Peter Niebaum: Ein Gerechter unter den Völkern. Hans Calmeyer in seiner Zeit (1903-1972). Hrsg. von Rolf Düsterberg, Siegfried Hummel u. Tilman Westphalen. Bramsche: Rasch Verlag 2003 (2. korr. u. erweiterte Aufl.). ISBN 3-89946-002-2

Eksteraj ligiloj redakti