Hans Jürgen von Arnim

Hans-Jürgen von Arnim (4a de aprilo 1889 – 1a de septembro 1962) estis germana generalo de la Wehrmacht de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito, kiu komandis kelkajn diversajn armeojn. Li ricevis la Feran Krucon.

Hans Jürgen von Arnim
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1889 (1889-04-04)
en Dzierżoniów
Morto 1-an de septembro 1962 (1962-09-01) (73-jaraĝa)
en Bad Wildungen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo militisto • militestro
vdr

Von Arnim aliĝis al la Germana Armeo en 1907 kaj partopreniis en la Unua Mondmilito. Post la milito, li restis en la Reichswehr kaj poste en la Wehrmacht. Arnim komandis la 52an Infanterian Divizion en la Batalo de Pollando kaj en la Batalo de Francio. En oktobro 1940, Arnim ricevis la komandon de la 17a Panzerdivizio. Von Arnim partoprenis ankaŭ en la Operaco Barbaroso, nome la invado de Sovetunio, kaj la 1an de oktobro 1941, ekkomandis la 39an Panzer-Korpuson ĝis novembro 1942.

La 20an de februaro 1943 li estis nomumita komandanto de la 5a Panzer-Armeo sub Erwin Rommel en Nordafriko, kiun li anstataŭis kiel komandanto de la Armegrupo de Afriko la 10an de marto 1943. Li kapitulacis al la Britaj fortoj la 12an de majo 1943 kiel konsekvenco de la sukcesa Operaco Vulkano fare de la Aliancanoj.[1]

Notoj redakti

  1. I Was There! - How Von Arnim Surrendered at Last, Arkivigite je 2009-01-06 per la retarkivo Wayback Machine The War Illustrated, 11a de junio, 1943. Alirita la 15an de januaro 2019.

Bibliografio redakti

  • MacDonogh, Giles (2007). After the Reich. New York: Basic Books. ISBN 978-0-465-00337-2.
  • Scherzer, Veit (2007). Die Ritterkreuzträger 1939–1945 Die Inhaber des Ritterkreuzes des Eisernen Kreuzes 1939 von Heer, Luftwaffe, Kriegsmarine, Waffen-SS, Volkssturm sowie mit Deutschland verbündeter Streitkräfte nach den Unterlagen des Bundesarchives. Jena, Germany: Scherzers Militaer-Verlag. ISBN 978-3-938845-17-2.
  • Wegmann, Günter (2004). Die Ritterkreuzträger der Deutschen Wehrmacht 1939–1945 Teil VIIIa: Panzertruppe Band 1: A–E). Bissendorf, Germany: Biblio-Verlag. ISBN 978-3-7648-2322-1.