Hanuŝovica montetaro

(Alidirektita el Hanušovická vrchovina)

Hanuŝovica montetaro (ĉeĥe: Hanušovická vrchovina, germane: Hannsdorfer Bergland; antaŭe komune kun Mohelnická brázda kaj Zábřežská vrchovina Jižní podhoří Hrubého Jeseníku - Suda submontaro de Hrubý Jeseník) estas montetaro kaj geomorfologia tutaĵo en Jesenika regiono. Ĝi troviĝas apud okcidenta montarpiedo de Hrubý Jeseník, plej parte en Regiono Olomouc, malpli granda parto en Regiono Pardubice. Ĝi ricevis la nomo laŭ urbo Hanušovice. Ties areo estas 793 km², meza supermara alteco 527,2 m kaj meza kliniĝo 8°03´. La plej alta punkto de la montetaro estas Jeřáb (1003 m s. m.). Tra la montaro kondukas disakvejo inter Norda kaj Nigra Maroj.

Hanuŝovica montetaro
germane: Hannsdorfer Bergland
montetaro
Oficiala nomo: Hanušovická vrchovina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Historiaj regionoj Bohemio, Moravio
Parto de Jesenika regiono
Najbaras kun
Subtutaĵoj
Akvejo Moravo, Tichá Orlice
Plej alta punkto Jeřáb
 - alteco 1 003 m s. m.
 - koordinatoj 50° 03′ 23″ N 16° 48′ 47″ O / 50.05639 °N, 16.81306 °O / 50.05639; 16.81306 (mapo)
Areo 793,00 km² (79 300 ha)
Geologia konsisto ardezo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo de monto Jeřáb enkadre de Sudetoj
Situo de monto Jeřáb enkadre de Sudetoj
Situo de monto Jeřáb enkadre de Sudetoj
Vikimedia Komunejo: Hanušovická vrchovina
Portalo pri Geografio

Geografio redakti

De nordo Hanuŝovica montetaro estas apartigita fare de valo de rivero Moravo de montaro Králický Sněžník. Oriente leviĝas Hrubý Jeseník. Okcidente Králická brázda kreas naturan limon de Orlica montaro. Sudokcidente estas alligita Zábřežská vrchovina. Sudoriente Šumperská kotlina apartigas la montetaron de Mohelnická brázda. Areo de la montetaro estas 793 km² kaj meza alteco 527,2 m. Tra la teritorio de Hanuŝovica montetaro kondukas ĉefa eŭropa disakvejo inter Norda kaj Nigra Maroj. Fontas ĉi tie riveroj Tichá Orlice kaj Oskava. Ĉefaj riveroj estas Moravo kaj Desná.

Geomorfologio redakti

Reliefo estas profunde dismembrigita per entranĉitaj valoj de akvofluantoj. Tra la montetaro kondukas ĉefa eŭropa disakvejo inter Norda kaj Nigra Maroj. Sur pintoj kaj montodorsoj estas oftaj rokformacioj. Plejparte tio estas izolitaj rokoj, rokremparoj, frostaj rokoj. La plej alta punkto estas Jeřáb (1003 m s. m.) troviĝanta en Jeřábská vrchovina, konata estas 760 metroj alta monto Monto de Dipatrino ĉe Králíky. Pluaj montetoj estas ekz.:

  • Bouda (956 m)
  • Kamenec (914 m)
  • Čečel (839 m)
  • Rabštejn (803 m)
  • Křížová hora (735 m)
  • Veselka

Loĝigo redakti

Sur monto Hora Matky Boží ĉe Králíky ankaŭ troviĝas municipo Dolní Hedeč kun samnomata monaĥejo, temas pri signifa pilgrima loko en Diocezo de Hradec Králové.