Hapi (dio de Nilo)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Hapi, la dio de Nilo. Por informoj pri la samnoma diaĵo de la egipta funebra kulto, vidu la artikolon Hapi.

Hapi estas malnovegipta dio pri la ĉiujara superakvego de Nilo. Li estas bildigita kiel homo kun rigida mentonbarbo, pendaj mamoj kaj dika ventro. Vidiĝas ankaŭ kiel paro de ĝemeloj kunigante la du Egiptiojn, unu portanta sur sia kapo tigojn de nufaro (malalta Egiptio) kaj la alia portanta tigojn de papiruscipero (alta Egiptio).

Hapi
Paro da genioj simbole kunigantaj la altan Egiption kaj la malaltan Egiption.
Paro da genioj simbole kunigantaj la altan Egiption kaj la malaltan Egiption.
akva dio
Karakterizaĵoj
En hieroglifoj
V28D26N23

V28a
Q3 Z4
N23N35A
Kulto
Familio
simbolo Homo kun dia barbo, falantaj mamoj kaj dika ventro
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Hapy
vdr

La ĉiujara inundo de Nilo foje laŭdire estis la "Alveno de Hapi". Pro tio, ke tiu inundo disponigis fekundan grundon en areo, kiu estus alie dezerto, Hapi, kiel ĝia patrono, simbolas fekundecon. Li havis grandajn ino-mamoj, ĉar li laŭdire alportis riĉan kaj nutran rikolton. Pro sia fekunda naturo, li foje estis konsiderita la "patro de la dioj", kaj estis konsiderita esti zorgema patro, kiu helpis al subteni la ekvilibron de la kosmo, la mondon aŭ universon rigarditan kiel ordigite harmonian sistemon. Li estis supozita vivi ene de kaverno ĉe la supozita fonto de la Nilo proksime de Asuano. La kulto de Hapi situis ĉefe en la unua katarakto nomita Elefantina. Liaj pastroj estis implicitaj en ritoj por certigi la stabilajn nivelojn de fluo postulatajn de la ĉiujara inundo. Ĉe Elefantina la oficiala nilometro, mezurada aparato, estis zorgeme kontrolata por antaŭdiri la nivelon de la inundo, kaj ankaŭ liaj pastroj devis esti intime koncernitaj pri ĝia kontrolo.

Hapi ne estu rigardata kiel la dio de la Nilo mem, sed de la inundo-okazaĵo. Li ankaŭ estis konsiderita la "amiko de Geb", la egipta dio de grundo, kaj la "lordo de Neper", la dio de greno.

Vidu ankaŭ redakti