Harada Tsukuru

japana esperantisto

HARADA Tsukuru (naskiĝis la 23-an de februaro 1961 en Kumamoto, Japanio) estas japana esperantisto, kiu en esperanta medio estas konata kiel Faro[1]. Lia avino Fuji (Fuĝi) estas la filino de la nevino Mito

HARADA Tsukuru
Persona informo
Aliaj nomoj Faro
Naskiĝo 23-a de februaro 1961
en Kumamoto, Japanio
Lingvoj Esperantojapana
Loĝloko Gubernio Kumamoto
Nacieco japano
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Q11479508Q11651180
Okupo
Okupo esperantisto • mementreprenado
Esperanto
Verkis en Esperanto vidu malsupre
Aliaj aktivaĵoj
  • membro en UEA
  • delegito de UEA
vdr

(ミト) de iama samurajo MIYABE Teizo (宮部鼎蔵 ) kiu memmortigis per nipona sabro dum la  Ikedaya - Incidento. Kaj ila onklo YONEARA Kameo (米原亀生), kiu estis la pli aĝa frato de la patro Mankichi (万吉) studis pri Niten Ichi-ryū (二天一流), la glavarto de la fama samurajo MIYAMOTO Musashi, kaj li fariĝis la adoptofilo de la familio YONEHARA.

Esperantista agado redakti

Kiam li estis 10-jaraĝa li eksciis pri ekzisto de Esperanto, sed kiam li estis 17-jaraĝa li eklernis ĝin en kurso de Kumamoto-Esperanto-Grupo. kies gvidistino estis sinjorino MORITA Reiko. Li partoprenis en multaj kongresoj kaj vojaĝis memzorge tra la mondo pro kulturaj interŝanĝoj.

Li agadas en porblindulaj aferoj, kunlaborante kaj donante sian voĉon al songazeto de DGE, aranĝita de sinjoro YUNOKAWA Mikio, prezidanto de la japana porblindula asocio. En interreto li aktivas ĉe Ipernity (ĉefe per Esperanto)[1] kaj organizas ĉiutage internaciajn voĉkonferencojn tial ke multaj esperantistoj povas praktiki la lingvon kaj interkonatiĝi. En 1998 li kompilis antologion pri verkoj de la forpasinta amiko Jacques-Franky FARJON DE LAGATINERIE.

Post renkontiĝo kun Jacques-Franky FARJON DE LAGATINERIE, konferenca interpretisto, li havis bonŝancon resti ĉe li dum preskaŭ 2 jaroj (1988-1990) en Germanio, ĉe urbeto tre proksima al Sittard (Nederlando). Li lernis Esperanton de Jacques, parolante nur per ĝi ĉiun tagon. Tsukuru multe lernis dum tiu periodo, ne nur la prononcon kaj la gramatikon de Esperanto, sed ankaŭ tiujn de la ĉefaj eŭropaj lingvoj. Krome li povis viziti multajn urbojn de Francio, Hispanio kaj Portugalio, inkulzive Andoron per la loĝaŭto de Jacques dum 2 monatoj. Tiu restado tre influis la sekvantan agadon de HARADA pri Esperantio.

Verko redakti

Verkaro de J. F. Farjon de Lagatinerie. Kompilis HARADA Tsukuru. Kumamoto: La kompilinto, 1998. 37 p.

Vidu ankaŭ redakti

Jacques Farjon de Lagatinerie

Eksteraj Ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Tsukuru Faro Harada, Facebook