Johann Heinrich COTTA (naskiĝinta la 30-an de oktobro 1763 en la forstistejo Klein-Zillbach proksime de Schwallungen, mortinta la 25-an de oktobro 1844 en Tharandt) estis germana forstscienculo.

Heinrich Cotta
Cotta, forstadopioniro, en 1833
Cotta, forstadopioniro, en 1833
Persona informo
Heinrich Cotta
Naskonomo Johann Heinrich Cotta
Naskiĝo 30-an de oktobro 1763 (1763-10-30)
en Zillbach
Morto 25-an de oktobro 1844 (1844-10-25) (80-jaraĝa)
en Tharandt
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Saksio-Meiningen vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Memorigilo Heinrich Cotta
Familio
Infanoj Bernhard von Cotta vd
Profesio
Okupo verkisto • universitata instruisto • silviculturist • forstisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La malanova ejo de la akademio en Tharandt, 2006.

Vivo redakti

Post trejnado ĉe sia patro en Wasungen Cotta studis en 1784/85 matematikon, natursciencojn kaj ekonomion ĉe la Universitato de Jena. Poste li transprenis 3 jarojn daŭrantan terenmezuradon ĉe Kaltennordheim. Jam en 1786 frekventis junaj ĉasistoj kaj estontaj forstistoj kursojn pri topografia mezurado ĉe li. La forstistan trejnadon transprenis lia patro. La nombro de la disĉiploj kreskis tiom, ke duko Carl August decidis starigi forstakademion en Zillbach en la 1794-a jaro. Cotta intertempe faris la karieron de arbarokontrolanto (1789) al ĉefforstisto (1795). Poste la kursaro pligrandiĝis senteble pro la dungo de pluraj instruistoj. En 1800 Cotta nomumitis arboristomajstro en la forstdepartemento de Eisenach. Tamen lia domicilo restis en Zillbach.

En 1810 li sekvis vokon al direktorado de la Instituto pri terenmezurado en Tharandt. Li transloĝiĝis en 1811 kune kun sia lernejo, la lernantoj kaj lernigantoj! En 1816 la instituto plialtrangiĝis al akademio. Kiel ĝia estro kaj gvidanto de la saksia forstekipsekcio Cotta agadis ĝismorte (kun titolo de Supera forsta konsilisto - Oberforstrat).

Graveco redakti

La benoplena agado de Cotta kiel instruisto, esploristo kaj kontrolanto ampleksis ĉiujn forstsciencajn disciplinojn, kvankam liaj preferoj estis sur la kampo de arboflegado, arbofarado kaj forstekipado. Li estis pioniro de daŭripova forstado kaj moderna forstscienco. Li povas esti konsiderita unua forstisto kun internacia reputacio. Lia interesoj tamen ne limiĝis je forstaĵoj. Lia kolekto de fosilioj ekzemple estis fama en tuta Eŭropo.

Danke al siaj geologiaj kaj kreskaĵfiziologiaj studoj li estis en daŭra kontakto kun aliaj naturfakuloj tiutempaj. Johann Wolfgang von Goethe, Alexander von Humboldt kaj multaj naturfakuloj vizitadis lin en Tharandt. Vastaj profesio- kaj vivosperto, saĝeco kaj homa boneco karakterizis lin kiel modelon de vera humaneco. Unu lia disĉiplo estis Ernst Julius Theodor Salzmann.

Verkoj (elekto) redakti

Scienĉaĵoj redakti

  • Systematische Anleitung zur Taxation der Waldungen, Berlin 1804 (Digitalisat)
  • Naturbeobachtungen über die Bewegung und Funktion des Saftes in den Gewächsen, mit vorzüglicher Hinsicht auf Holzpflanzen, Weimar 1806
  • Grundriß zu einem System der Forstwissenschaft, Vorlesungsmanuskript, 1813
  • Vorschriften zur künstlichen Holzzucht, 1814
  • Abriß einer Anweisung zur Vermessung, Beschreibung, Schätzung und forstwirtschaftlichen Einteilung der Waldungen etc., Dresden 1815
  • Tafeln zur Bestimmung des Inhalts und Wertes unverarbeiteter Hölzer, Dresden 1816 (bis 1897 sind 17 Auflagen, teils unter geändertem Titel, erschienen)
  • Anweisung zum Waldbau, Dresden 1817 (Digitalisat der 4. Auflage von 1828)
  • Entwurf einer Anweisung zur Waldwerthberechnung, Dresden 1818 (Digitalisat)
  • Die Verbindung des Feldbaues mit dem Waldbau oder die Baumfeldwirthschaft, Dresden 1819-1822
  • Anweisung zur Forst-Einrichtung und Abschätzung, Dresden 1820 (Digitalisat)
  • Hülfstafeln für Forstwirthe und Forsttaxatoren, Dresden 1821 (Digitalisat)
  • Grundriß der Forstwissenschaft, Dresden und Leipzig 1832 (Digitalisat)
  • Der Kammerbühl nach wiederholten Untersuchungen aufs neue beschrieben, Dresden 1833

Membiografie redakti

  • Aus meinem Leben, en: „Sylvan“, Marburg und Kassel 1819

Eksteraj ligiloj redakti