Toffen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Heitere)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Toffen (stacidomo).


Toffen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2450 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Toffen
Blazono de Toffen
Blazono de Toffen
Blazono de Toffen
Toffen
Toffen
Toffen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 52′ 0″ N 7° 30′ 0″ O / 46.86667 °N, 7.50000 °O / 46.86667; 7.50000 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 0″ N 7° 30′ 0″ O / 46.86667 °N, 7.50000 °O / 46.86667; 7.50000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2450
Areo 4,90 km²
Alteco 527 m super marnivelo
Poŝtkodo 3125
Komunumkodo 0884
Mapo de Toffen
Mapo de Toffen
Mapo de Toffen
vdr

Geografio redakti

Toffen situas en la Svisa Mezlando ĉe la orienta flanko de la montoĉeno Längenberg kaj okcidente de la rivero Gürbe. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Toffen, Breitloon (en sudokcidento sur alteco de 600 m s.m. ĉe la deklivo de Längenberg) kaj Heitere (oriente de Gürbe), kaj diversaj izolitajn biengrupoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,90 km², de kiuj 19,4% estas kovritaj de arbaro, 62,4% servas por agrikulturo kaj 16,9% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Toffen limas en nordoriento al la urbo kaj komunumo Belp, en sudoriento al Gelterfingen, en sudo al Kaufdorf, en sudokcidento al Rüeggisberg, en okcidento al Niedermuhlern, kaj en nordokcidento al Wald.

Trafiko redakti

Tra Toffen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Belp al Steffisburg. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio tra la Gürbe-Valo de Belp al Steffisburg. De la stacidomo de Toffen krome kondukas poŝtaŭtolinio al Riggisberg. La internacia flughaveno Berno-Belp situas en distanco de 5 kilometroj norde de la komunumo.

Vidindaĵoj redakti

La ĉefa vidindaĵo de Toffen estas la Kastelo de Toffen, kiu estis de mezepoko ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la sidejo de malalta tribunualo sub la alta jurisdikcio de la kampartribunalo de Seftigen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Toffen datiĝas el la jaro 1148 kiel Toffen. En Toffen estis trovitaj tombejo el la bronzepoko kun armiloj kaj restaĵoj de romia bieno. Dum mezepoko la kastelo de Toffen estis la centro de berna feŭdosenjoreco interne de la kampara tribunalo de Seftigen. De 1803 ĝis 2009 la komunumo apartenis al la distrikto Seftigen, ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi formas parto de la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti