Hejnice (distrikto Ústí nad Orlicí)

Ekzistas ankaŭ urbo Hejnice.

Vilaĝo Hejnice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe ŝoseo n-ro 312 inter České Libchavy kaj Žamberk, 7 km sudokcidente de Žamberk kaj 11 km norde de Ústí nad Orlicí. Vivas ĉi tie 212 loĝantoj (2023).

Hejnice
germane Heinitz
municipo
Hejnice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hejnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Žamberk
Historia regiono Bohemio
Montaro Suborlica montetaro
Rivero Libchavský potok
Situo Hejnice
 - alteco 445 m s. m.
 - koordinatoj 50° 03′ 17″ N 16° 24′ 11″ O / 50.05472 °N, 16.40306 °O / 50.05472; 16.40306 (mapo)
Katastro 4,82 km² (482 ha) Hejnice u Žamberka
Loĝantaro 212 (2023)
Denseco 43,98 loĝ./km²
Unua skribmencio 1544
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 564 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580228
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hejnice (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.obechejnice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Písečná, České Libchavy, Dlouhoňovice, Žampach, Sopotnice kaj Česká Rybná.

Partoj de municipo redakti

Historio redakti

La unua skriba mencio pri Hejnice estas el la jaro 1544, kiam ĝi estis parto de la sinjorejo Žampach. Estas notoj pri hereda vilaĝestrejo, kies posedantoj estis vilaĝestroj dum kelkaj generacioj. Ĝi estis la plej granda bieno en la vilaĝo kaj ankaŭ gastejo. Tiun gastejon en Hejnice oni konis en vasta ĉirkaŭaĵo dum kelkaj jarcentoj.

La unua historia mencio pri domaro Křížánky estas jam en la jaro 1376, pri kavaliro Hanko el Křížánky, kiu estis en servoj ĉe burgo Litice. Origine en Křížánky estis mastruma korto, kiu estis en la jaro 1697 dividita en kvin partojn kaj konstruitaj kvin bienoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869327
1880337
1890370
1900351
1910308
1921305
JaroLoĝantoj
1930281
1950263
1961279
1970211
1980196
1991209
JaroLoĝantoj
2001203
2014207
2016197
2017201
2018203
2019199
JaroLoĝantoj
2020201
2021205
2022211
2023212

Memorindaĵoj kaj vidindaĵoj redakti

Kapelo redakti

Kapelo de Sankta Antonio estis konstruata en la jaro 1878 en novromanika stilo koste de la komunumo. Helpaj laboroj kaj transporton faris la loĝantoj senpage. Sonorilon akiris la vilaĝo donace el kapelo en Žampach en la jaro 1770. Post konstruo de la kapelo la sonorilo estis el malnova sonorilkolono transigita en kapelan turon. En la kapelo estas bildo de J. Umlauf el la jaro 1893. En la jaro 1931 estis la kapelo pligrandigita.

Monumento al falintoj redakti

El la vilaĝo estis en la unuan mondmiliton venigitaj 60 loĝantoj kaj 20 el ili ne venis reen. Por rememoro estis en la jaro 1926 konstruita monumento. Sur tumuluso el granito el Litice staras legiano kun flago kaj apude sidas leono, signo de la ĉeĥa ŝtateco. La verkon kreis skulptisto Oldřich Fidler el Žamberk.

Krucoj kaj bildetoj redakti

  • Sabloŝtona kruco sur vilaĝplaco estis konstruita koste de la vilaĝo en la jaro 1849 kaj renovigita en la jaro 1898.
  • Ŝtona krucifikso ĉe la kapelo estis starigita en la jaro 1902. Post establo de la tombejo ĝi estis transigita tien.
  • Bildeto en sabloŝtona kolono en Hejnice estis riparita en la jaro 1995.
  • Bildeto en Křížánky, origine sur ligna kolono, estis en la jaro 1885 metita en sabloŝtonan kolonon.

Memorindaj arboj redakti

  • Okaze de tradiciaj arbetaj festoj en la jaro 1908 enplantis infanoj kaj instruistoj ses kaŝtanaj arboj ĉe la tombejo.
  • Okaze de ekesto de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1919 estis enplantita tilio apud la kapelo.

Ŝtonejoj redakti

Apud ŝoseo al České Libchavy oni minis marnon por konstruaj celoj kaj en Křížánky oni minis flave verdan sabloŝtonon el kiu ŝtonhakistoj faris staltrogojn, embrazurojn, ŝtupojn kaj aliajn objektojn. Nuntempe ambaŭ minejoj estas fermitaj.

Lernejo redakti

Ĝis la jaro 1804 infanoj el Hejnice vizitadis lernejon en Písečná (4 km). De tiu jaro instruisto loĝis kaj ankaŭ instruis en sia domo n-ro 25 en Hejnice. Memstaran lernejon la komunumo establis en la jaro 1816 en domo n-ro 35 kaj novan duetaĝan lernejon ĝi konstruis en la jaro 1887. Bedaŭrinde pro manko de infanoj ĝi estis en la jaro 1979 nuligita kaj en la domo nun estas antaŭlernejo.

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti