Žampach (distrikto Ústí nad Orlicí)

municipo en Ĉeĥio, en distrikto Ústí nad Orlicí
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Žampach

Municipo Žampach situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, 9 km sude de la urbo Žamberk, 7 km oriente de la urbo Letohrad kaj 12 km de nordoriente de Ústí nad Orlicí. Žampach estas pentrinda vilaĝo en cismontaro de Orlica montaro. La plej alta loko estas eruptiĝinta monto de Žampach, sur kiu troviĝas burga ruino. Vivas ĉi tie 294 loĝantoj (2023).

Žampach
germane Sandbach
municipo
Kastelo en municipo Žampach
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Žampach
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Žamberk
Historia regiono Bohemio
Montaro Suborlica montetaro
Memorindaĵoj Žampach burgo, Žampach kastelo
Situo Žampach
 - alteco 382 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 16″ N 16° 25′ 33″ O / 50.03778 °N, 16.42583 °O / 50.03778; 16.42583 (mapo)
Katastro 5,55 km² (555 ha) Žampach
Loĝantaro 294 (2023)
Denseco 52,97 loĝ./km²
Botanika ĝardeno Arboreto Žampach
Unua skribmencio 1309
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 564 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581267
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Žampach
Retpaĝo: www.uspza.cz/index_sub.php?id=10422
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Libchavy, Písečná, České Libchavy, Hejnice kaj Hnátnice.

Partoj de municipo redakti

  • Žampach
  • Hlavná

Historio redakti

La frua historio de Žampach estas priskribita sur paĝo pri burgo Žampach. En la jaro 1574 aĉetis la sinjorejon Žampach Adam Bukovský el Hustířany. Li forlasis la malkomfortan burgon kaj konstruigis sub ĝi novan fortikaĵeton. Tiu estas skribe atestita antaŭ la jaro 1600.

La hodiaŭa vilaĝo Žampach ligas al eksa subburgejo - antaŭe vilaĝo Budy. La plej proksima vilaĝo estas Hlavná - disparceligita superulara korto.

Dum la tridekjara milito la regiono ege suferis. En la jaro 1630 okazis ĉi tie granda pesto. En sekvanta jaro venis al Žampach imperiestraj soldatoj kaj forŝtelis ĉiujn valoraĵojn: perlojn, arĝentaĵojn, oraĵojn, vestojn, preĝejajn robojn, manĝaĵojn, ĉevalinojn, ĉevalidojn ktp. En la jaro 1639 venis al Žampach svedoj kaj la superularo devis pagi elaĉetmonon 406 guldenojn. En la jaro 1648 venis denove imperiestra militistaro kaj priŝtelis la vilaĝojn eĉ dufoje.

En la jaro 1633 akiris la fortikaĵeton jezuitoj, kiuj administris ĝin ĝis nuligo de la ordeno en la jaro 1773 de imperiestro Jozefo la 2-a. Post nuligo de jezuita ordeno posedantoj de la sinjorejo denove rapide ŝanĝiĝis. En la jaro 1848 estis feŭdaj devoj de subuloj nuligitaj, sed ili devis el feŭdaj rilatoj elligiĝi, do pagi sumojn egalajn al dekdujara profito.

Žampach estis sidejo de administrado de la ĉirkaŭa sinjorujo, do ties natura centrejo. Post malvalidigo de superularaj oficejoj en 1848 ĝi iom post iom perdis socian kaj ekonomian gravecojn.

Sub la burgo Žampach okazas muzikaj festivaloj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869538
1880496
1890561
1900521
1910510
1921397
JaroLoĝantoj
1930382
1950237
1961388
1970262
1980303
1991326
JaroLoĝantoj
2001304
2014281
2016279
2017278
2018272
2019283
JaroLoĝantoj
2020299
2021292
2022281
2023294

Memorindaĵoj redakti

Žampach estas riĉa je memorigaĵoj. Ni trovos ĉi tie krom aliaj domoj el konstrua ligno, sonorileton, pilorion, aeran ponton, burgon Žampach kaj kastelon kun ties kastela parko.

Kastelo redakti

De la jaro 1673 oni rekonstruadis la fortikaĵeton en frubarokan rezidejon de jezuitoj el Hradec Králové. Temas pri vasta, duetaĝa konstruaĵo sur plano de la litero E, kun kapelo ĉe la norda alo. La teretaĝo estas volbita barele kun segmentoj, la dua etaĝo estas platplafona.

Kapelo redakti

Kastela kapelo de Sankta Bartolomeo estas frubaroka el la jaroj 1672 - 1701. Ĝi estas ununava, oblonga kun trilatere fermita presbiterejo. La presbiterejo estas volbita barele, la navo estas platplafona kun duoncirkle volbitaj fenestroj.

Baroka ĉefaltaro el la jaro 1700, rozvilina kun bildo de Sankta Bartolomeo el la jaro 1678, sur flankaj altaroj estas bildoj de Sankta Jozefo kaj Sankta Maria, verŝajne de J. Umlauf el la jaroj 1845 - 1846 kaj statueto de Madono.

Statuo redakti

En kastela ĝardeno troviĝas valora statuo de Sankta Jozefo el la 19-a jarcento.

Kampanilo redakti

En la vilaĝo estis malnova kampanilo. Ĝi estis en la jaro 1882 faligita de ventego sed en la jaro 1886 nove starigita kaj en 1887 konsekrita. En la jaro 1895 ĝi estis alilokigita. En la unua mondmilito estis unu el du sonoriloj rekviziciita. En la jaro 1920 estis la kampanileto riparita, sed en sekvanta nokto ĝi estis bruligita de nekonata kanajlo. La sonorilo per incendio disfandiĝis. La kampanileto, rekonstruita en originan formon estas protektata kultura memorindaĵo.

Pilorio redakti

En la vilaĝo estas konservita baroka ŝtona kolono de malhonoro el la jaro 1693. Origine ĝi estis ĉe komunuma vojo al Hejnice.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.