Heliodoro
helena verkisto
(Alidirektita el Heliodoro de Emezo)
Tiu ĉi artikolo temas pri greka verkisto de la 3-a kaj 4-a jarcentoj. Ekzistas diversaj nomoj greke nomataj Ἡλιόδωρος, Heliodoros, esperante Heliodoro, kiuj inter si tute ne rilatas. Ekzemplo de alia Heliodoro estas seleŭkida generalo de la 2-a jarcento antaŭ nia erao, pri kiu raportas la 2-a libro de la Makabeoj 3, 25-26. |
Heliodoro (Ἡλιόδωρος) de Emezo (nuna Sirio) estis antikva greka verkisto, aŭtoro de la romano "Etiopika" (Αἰθιοπικά), konata ankaŭ kiel "Teageno kaj Kariklea" (Θεαγένης καὶ Χαρίκλεια).
Heliodoro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | iam dum la 3-a jarcento en Homs |
Morto | iam dum la 4-a jarcento |
Lingvoj | antikva greka |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
Verkoj | Aethiopica |
Ŝajne li vivis inter la 3-a kaj la 4-a jarcentoj. Kelkaj fakuloj identigas lin kun iu Heliodoro, kiu estis episkopo de Trikalo, sed tiuokaze li estus verkinta antaŭ iĝi episkopo. Ĉiuokaze tio ne estas dokumentite pruvita, kaj kelkaj fakuloj malakceptas tiun teorion.