Helltaker estas senpaga enigma videoludo kun elementoj de rendevuludo, kreita de pola ellaboristo Łukasz Piskorz (retnome "vanripper"[1]). Ĝi estis publikigita por Vindozo, Linukso kaj Mac OS X en 11-a de majo 2020. La kreinto priskribas ĝin kiel "mallonga ludo pri kriante vestitaj demoninoj."

Helltaker
Distribuo Steam
Platformo Microsoft Windows
Ĝenro aminduma simulilo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Lingvo La angla
vdr

Intrigo redakti

La ludo rakontas pri brutala viro kun nomo Helltaker (laŭvorte "Inferprenanto"), kiu revis pri kreado de haremo el demoninoj. Por realigi ĝin, li vojaĝas en inferon. En la vojaĝo, li travivas multajn elprovojn kaj aligas multe da demoninoj al sia haremo. Poste li komprenas, ke lia vivo kun la haremo estos mallonga kaj plena de doloro, sed li daŭre ŝatos ĝin.

Ludmaniero redakti

Preskaŭ ĉiu nivelo de la ludo estas enigmo, simila al Sokobano: la ĉefrolulo devas atingi la demoninon sur ĝi, puŝante ŝtonegojn kaj forigante malvivulojn de lia vojo, tamen li havas limigitan kvanton de iroj, nomata volo. Se Helltaker elspezos lian tutan volon, li mortos kaj komencos sian pasigon denove. Post sukcesa solvado de la enigma parto, la ludanto ekdialogas kun la demonino kaj li elektu pravan respondon al ŝia demando. Se la respondo ne pravos, li ankaŭe fiaskos la nivelon.

La fina nivelo estas batalo kun la fina estro, nomata Judgement (Justico), kiun Helltaker devas tenti, evitante ŝiajn ĉenojn. Ĉi-nivelo, malkiel la restaj, estas pli reagoludo ol enigmoludo.

Disvastigo redakti

La ludo kaj ilia aldona enhavo estas publikitaj en videoluda vendejo Steam[2]. Kvankam la ludo mem estas tute senpaga, oni povas aĉeti desegnolibron kun detaloj pri la ellaborado kaj la geroluloj. Krome, la libro enhavas ankaŭ recepton de patkukoj kun ĉokolada farĉo, kiujn Helltaker uzis en la ludo por tenti denominojn.

Referencoj redakti