Raperswilen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Helsighausen)

Raperswilen estas komunumo de la distrikto Kreuzlingen (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Steckborn) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 397 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Raperswilen
Blazono de Raperswilen
Blazono de Raperswilen
Raperswilen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Kreuzlingen
Koordinatoj  47° 38′ 0″ N 9° 10′ 0″ O / 47.63333 °N, 9.16667 °O / 47.63333; 9.16667 (mapo)Koordinatoj: 47° 38′ 0″ N 9° 10′ 0″ O / 47.63333 °N, 9.16667 °O / 47.63333; 9.16667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 397
Areo 7,7 km²
Alteco 582 m super marnivelo
Poŝtkodo 8558
Komunumkodo 4846
Mapo de Raperswilen
vdr

Geografio redakti

Raperswilen situas sur la montoĉeno Seerücken, kiu disigas la bazenon de la Suba Bodenlago kaj la Turvalon. La komunumo Raperswilen konsistas el la municipo Raperswilen kaj la setlejoj Müllberg, Fischbach kaj Helsighausen.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Raperswilen limas en sudo al Wigoltingen, en oriento al Wäldi, en nordoriento al Ermatingen, en nordoriento al Salenstein, en nordo al Berlingen, en nordokcidento al Steckborn, kaj en okcidento al Homburg.

Trafiko redakti

Raperswilen atingeblas per poŝtaŭto ek de Ermatingen kaj Müllheim-Wigoltingen.

Historio redakti

Arkeologoj trovis en la ravino Tüfelstobel restaĵojn el la 4-a jarcento antaŭ Kristo, nome restaĵon de malgranda fortikaĵo, protektomuro, foso kaj peco de ceramikaĵo el la bronzepoko. La kastelo, kiu pro sia ronda formo supozeble estis konstruita jam antaŭ la 12-a jarcento, kaj la bieno Müllberg apartenis en mezepoko al la Monaĥejo Reichenau.

La unua dokumenta mencio de Raperswilen datiĝas el la jaro 1213 kiel Ratbrechtswilare.

En la jaro 1528 la komunumo Raperswilen kune kun Homburg alprenis la reformitan kredon. Dum en la jaro 1555 la homburganoj praktike komplete refariĝis katolokaj, la Raperswilen restis fidela al la reformita kredo de Zvinglo.

La 20-an de majo 1628 21 loĝantoj de la komunumo Raperswilen mortis en ŝipkatastrofo sur la Suba Bodenlago. Temis pri grupo da malriĉuloj, kiuj vojaĝis al Reichenau por ricevi almozon de la Monaĥejo Reichenau. En tute 55 homoj mortis dum la akcidento proksime de Mannenbach. En la jaro 1635 la regionon trafis grava pestepedemio. En la distrikto mortis en 1635 223 homoj anstataŭ kiel kutime inter 10 ĝis 15.

Post la liberigo de Turgovio en la jaro 1798 en Raperswilen devis dum pluraj jaroj esti gastigitaj plurmil soldatoj de la napoleona armeo.

(La fonto por la historiaj informoj estas la oficiala retejo de la komunumo.)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti