Hendrikje van Andel-Schipper

Hendrikje "Henny" VAN ANDEL-SCHIPPER [van ANdel SĤIPer] (naskiĝis la 29-an de junio 1890 en Smilde, mortis la 30-an de aŭgusto 2005 en Hoogeveen) estis nederlanda virino. Ŝi estis la plej maljuna vivanta homo iam vivinta en Nederlando kaj estis supozita ankaŭ la plej maljuna en la mondo Inter la 29-a de majo 2004 kaj la 30-a de aŭgusto 2005 ĝis oni enklakulis la kazon de María Capovilla naskiĝinta la 14-a de septembro 1889, mortinta la 27-a de aŭgusto 2006.

Hendrikje van Andel-Schipper
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1890 (1890-06-29)
en Smilde
Morto 30-an de aŭgusto 2005 (2005-08-30) (115-jaraĝa)
en Hoogeveen
Mortokialo stomaka kancero
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo tajloro
vdr

Hendrikje mortis je la aĝo de 115 jaroj kaj 62 tagoj. Ŝi donacis sian korpon al la medicina mondo. Unu horon post ŝia morto ĝi jam estis portita al la universitato de Groningen. Por eviti malfluidiĝon, la sango en ŝia korpo estis anstataŭgita per speciala konserva fluidaĵo. Dum la sekvantaj monatoj sciencistoj esploris la organojn, i.a. serĉante en la cerbo spurojn de la malsanoj AlchajmeroParkinsono. Tio estis unika ŝanco demonstri, ke tiuj du malsanoj vere estas malsanoj kaj ne aperaĵoj pro maljuniĝo.

Eksteraj ligiloj redakti