Henri de la Tour d'Auvergne de Turenne
Henri DE LA TOUR D'AUVERGNE-BOUILLON, vicgrafo de Turenne, pli konata kiel Henri DE TURENNE (naskiĝis la 11-an de septembro 1611 en Sedan kaj mortis la 27-an de julio 1675 ĉe Salzbach) estis grava franca militestro de la mezo de la 17-a jarcento. Li fariĝis marŝalo en 1643.
Henri de la Tour d'Auvergne de Turenne | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1611 en Sedan |
Morto | 27-an de julio 1675 (63-jaraĝa) en Sasbach |
Mortokialo | Pafvundo |
Tombo | Cathédrale Saint-Louis-des-Invalides (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Henri de La Tour d'Auvergne, Duke of Bouillon (en) |
Patrino | Countess Elisabeth of Nassau (en) |
Frat(in)oj | Frédéric Maurice de La Tour d'Auvergne (en) kaj Marie de La Tour d'Auvergne (en) |
Edz(in)o | Charlotte de Caumont, dame de Saveilles (en) (1651–) |
Okupo | |
Okupo | oficiro milita komandisto |
Henri naskiĝis en la kastelo de Sedan, en grava nobela familio. Li fariĝis unu el la plej bonaj generaloj dum la reĝadoj de Ludoviko la 13-a kaj Ludoviko la 14-a. Li estis unue protestanto, sed fine konvertiĝis al katolikismo pro la premo de Bossuet kaj de la reĝo.
Dum la Tridekjara milito, li partoprenis la batalojn de Friburgo (1644) kaj Nördlingen, kune kun la princo de Condé. Okaze de la Frondo, li estis unue iom favora al la ribeluloj, sed fine kunigis la kardinalon Mazarin kaj fariĝis la estro de la reĝa armeo.
Dum la Franca-Nederlanda milito, li estis venkita de la Sankta Romia Imperio ĉe Montecuccoli, kaj devis retirigi la francan armeon antaŭ la Rejno en 1673. Li tamen obtenis venĝon en 1674 okaze de la batalo de Sinzheim, kie li sukcese malebligis la kunigon de du malamikaj armeoj kaj do povis rabi la tutan Palatinaton.