Henrietta Ónodi
Henrietta Ónodi, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ónodi Henrietta estis hungara gimnastikisto, dufoja olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono. Ŝiaj plej grandaj sukcesoj ligiĝas al boko.
Henrietta Ónodi | |
---|---|
Henrietta Ónodi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de majo 1974 (49-jaraĝa) en Békéscsaba |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arta gimnastikisto |
Henrietta Ónodi[1] naskiĝis la 22-an de majo 1974 en Békéscsaba.
Biografio redakti
Henrietta Ónodi maturiĝis en mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1992. Ekde 1994 ŝi vivis en Usono tamen kun interrompoj. Ŝi akiris diplomon en en:University of the Incarnate Word en 2001, poste ŝi estis trejnisto. Ŝi edziniĝis en 2003 kaj naskis 3 gefilojn inter 2006-2010. Ŝi ricevis usonan ŝtatanecon en 2015. Depost la geedziĝo ŝi helpis en sia edzo en la kuracejo. Ŝi ricevis hungaran ŝtatan premion en 1992.
Sporta kariero redakti
Henrietta Ónodi inter 1979-1997 estis gimnastikisto en sia naskiĝurbo. Ŝi estis hungara ĉampiono 17-foje inter 1988-1991 sur pluraj iloj, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1988-1996. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1992 kun ora medalo, krome en mondĉampionumo ŝi estis la unua en sama jaro. Post 4 jaroj ŝi denove estis olimpiano sen medalo. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1997.
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM37676 hungarlingva datenaro de muzeo