H. G. Wannemakers
nederlanda pastro, profesoro kaj esperantisto
(Alidirektita el Henriko Gerardo Wannemakers)
Henriko Gerardo WANNEMAKERS (naskiĝis en Bussum apud Hilversum la 18-an de oktobro 1909 - mortis la 12-an de septembro 1974 en Nimego, Nederlando) estis pastro-esperantisto, antaŭe profesoro pri teologio en Ĝakarto, Indonezio.
H. G. Wannemakers | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1909 |
Morto | 12-an de septembro 1974 (64-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto pastro universitata instruisto ![]() |
Wannemakers aktivis ĉefe en IKUE; li verkis predikojn, prelegojn kaj recenzojn, redaktis katolikajn periodaĵojn. Pluraj liaj tradukoj aperis en la serio "Dokumentoj el Romo" de IKI, kunlabore kun pastro H. Roosen. Li kunaŭtoris kaj kuntradukis plurajn katolikajn librojn en Esperanto.
Verkoj
redakti- Propraj nomoj de Sanktuloj kaj Sanktulinoj, Latine - Esperanto (1962)
- Propraj nomoj en la Nova testamento, L-Eo (1963)
- Katolika terminaro Esperanto - Latine (1963, HUBERTENO, P.)
- La ekumena koncilio kaj Esperanto: prelego je la 29-a Internacia Kongreso de la Katolikaj Esperantistoj en Romo 1962
- Enkonduko en la leteroj de la sankta apostolo Paŭlo
- Tutmonda laŭdo : katolika preĝaro
Tradukoj
redakti- Papo Paulus: Dogma konstitucio pri la eklezio (Trad. de H. Roosen kaj H. G. Wannemakers, 1967)
- Papo Paulus: Paŝtista konstitucio pri la eklezio en la nuntempa mondo (Trad. de H. Roosen kaj H. G. Wannemakers, 1969)
Eksteraj ligiloj
redakti- [https://web.archive.org/web/20080511201104/http://www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1977_02.htm#13 Arkivigite je 2008-05-11 per la retarkivo Wayback Machine Biografio aperinta en Espero Katolika]