La Hensta akcipitro (Accipiter henstii) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hensta akcipitro
Hensta akcipitro
Hensta akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. henstii
Accipiter henstii
(Schlegel, 1873)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado kaj habitato redakti

Ĝi estas endemia de Madagaskaro pli precize en la norda marbordareo al Ranomafana kaj en la okcidenta marbordareo el 21a grado de suda latitudo. Tiu specio forestas el la interno de la insulo. La specio estas monotipa, tio estas ne estas dividata en rasoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, humidaj arbaroj aŭ humidaj montararbaroj kaj plantejoj. Sed ankaŭ en duarangaj arbaroj (rearbarigitaj), savanoj kun arbustaro kaj ĉeriveraj arbaraj areoj. Ili preferas praarbarojn, sed povas eĉ nestumi en plantejoj de eŭkaliptoj. Foje ili kuraĝiĝas al malferma kamparo. Ili vivas el 1800 m al marnivelo.

Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Aspekto redakti

Temas pri grandaj akcipitredoj 52 al 62 cm longaj kun enverguro de 86–100 cm. Ĉefaj karakteroj estas hela superokulo, granda beko, mallongaj rondoformaj flugiloj kaj longa vosto, longaj kruroj kaj povegaj piedoj. Kvankam ili havas pli mallongajn flugilojn kaj pli longajn krurojn, ili havas plumaron, grandon kaj konturon ege similajn al tiuj de la Akcipitro. Ambaŭ seksoj estas identaj sed la ino estas 12 al 20% pli granda. Junuloj distingeblas facile el plenkreskuloj pro sia plumaro pli bruna.

Ĉe plenkreskulo, la supraj partoj estas malhele ardezbrunaj. La superokulo estas formata de serio de helaj makuletoj kaj la malhelaj vostaj strioj estas relative ne tro markataj. La subaj partoj estas blankaj kun tre fajna sed abonda nigra horizontala strieco. Ĉe inoj, la strieco estas pli markata. La irisoj estas flavaj. La vaksaĵo estas verdecflava, la piedoj flavaj.

Tiu specio estas bruema proksime de la nesto: ili estas pli aŭdataj ol vidataj. La ĉefa krikanto estas "kujii kujii kujii kujii" elsendata regule el ripozejo. Estas ankaŭ iu akra "kak-kak-kak" de la reprodukta sezono.

Kutimaro redakti

Tiuj birdoj vivas ofte laŭ paroj, eĉ for de la reprodukta sezono. Ŝajne cirklaj altaj ceremoniaj flugoj gravas por paroformado kaj markado de la teritorio ĉefe septembre. Ili faras same komunajn ŝvebadojn, kaj ondecajn flugojn similajn al tiuj de la Akcipitro.

Tiu specio oftas ĉe ripozejo ĉu kaŝe ĉu elstare ĉe arbara pado, el kie gvatas eblajn predojn kiuj estos kaptataj surgrunde, kaj malofte post persekuto traarbara.

Reproduktado redakti

La reprodukta sezono probable pluas el oktobro al februaro. La nesto estas konstruata el ligneroj kaj kovrata el verdaj folioj. Ĝi estas el 80 al 150 cm larĝa kaj situantas ege alte sur arbo, foje je ĉirkaŭ 12 m supergrunde, sur ĉefa forko ĉe rivero. La ino demetas ofte 2 ovojn kies kovada periodo estas nesciata.

Manĝo redakti

Tiu akcipitro ĉasas kaj manĝas arbarajn birdojn (ĉefe kaprimulgojn), sed ankaŭ malgrandajn mamulojn (ekzemple lemurojn). Ŝajne ili ĉasas ankaŭ kortobirdojn ĉe vilaĝoj.

Referencoj redakti

  • Birds of Africa South of the Sahara, Ian Sinclair kaj Peter Ryan
  • Birds of Prey of Africa and its Islands, Alan kaj Meg Kemp
  • Raptors of the World, a field guide, Ferguson-Lees James kaj Christie David
  • Vol. 2 - Handbook of the Birds of the World, Josep del Hoyo-Andrew Elliot—Jordi Sargatal
  • Avibase, Lepage Denis
  • Global Raptor Information Network
  • En la franca