Malfermi la ĉefan menuon

Hermeneŭtika cirklo

Hermenutika cirklo laŭ Hans-Georg Gadamer kiu sentencis: "Kion oni celas kompreni estas jam parte komprenita".

La hermeneŭtika cirklo difinas la cirklan procedon kiu fundas la interpretan agon. La esprimo referenecas al la hermeneŭtiko, kiu en filozofio pritraktas la teorion de la interpreto (el la antikva greka: "ἑρμηνευτική τέχνη" - hermeneutikè tèchne, arto aŭ tekniko de la interpreto).[1]

El la partoj al la tuto kaj el la tuto al la partojRedakti

La cirkla movado de la interpreto konsistas en “starti el la partoj kiuj konstituas la tekston interpretotan al la tuto kaj, inverse, el la tuto al la partoj."

Kiam studulo alproksimiĝas al teksto por ĝin interpreti, lia menso ne estas tute vakua kaj libera je historia kaj kultura medio kiu ĝin formis laŭlonge de la jarcentoj. Tiu "ideala tuto", tial, intervenas eĉ en la komenco de la analizo kaj lin kondiĉas, ĉar tio jam lin stampis je si. La kritiko, do, estas influata de la historia kaj psikologia medio en kiu ĝi disvolviĝas, tiel ke ĝi estas la produkto de la cirkla surmetiĝo de nocioj.

Aliflanke okazas senpaŭza interŝanĝo inter la sciaĵoj ĵus konataj kaj tiuj ankoraŭ nekonataj, nome "la partoj", kiuj siavice intervenas por modifi la amplekson de la scio, nome "la tuto".

Historio de la koncepto pri hermeneŭtika cirkloRedakti

Friedrich Schleiermacher estis la unua, en la nuna epoko, kiu okupiĝis pri la konsisto kaj cirkla naturo de la kompreno de teksto.

La sama koncepto, sed per aliaj vortoj kaj apenaŭ aludata, jam aperis en la helenisma filologio.

Aparta intereso pro la hermeneŭtika cirklo, sed per aliaj vortoj, estis esprimita de la bibliaj ekzegezistoj ekde la epoko de la Katolika reformo

La termino estis forĝita de Wilhelm Dilthey en Origino de la hermeneŭtiko (Die Entstehung der Hermeneutik 1900) kaj estis reprenita en la 20-a jarcento de diversaj filozofoj kaj kritikistoj inter kiuj Martin Heidegger[2] (1927) kaj Hans-Georg Gadamer (1960).

NotojRedakti

  1. Enciclopedia Garzanti di Filosofia, Garzanti, Milano 1981.p.260
  2. "Origino de la arta verko".

BibliografioRedakti

  • Nicola Abbagnano, Dizionario di filosofia, UTET, Torino 1971 (dua eldono).
  • F. Brezzi, Dizionario dei termini e dei concetti filosofici, Newton Compton, Romo, 1995.
  • Centro Studi Filosofici di Gallarate, 'Dizionario dei filosofi, Sansoni, Firenze, 1976.
  • Enciclopedia Garzanti di Filosofia, Garzanti, Milano 1981.
  • E.P. Lamanna / F. Adorno, Dizionario dei termini filosofici, Le Monnier, Firenze, (represo 1982).
  • Pablo Rico Gallegos, La Praxis Posible: Teoría e Investigación para la Práctica Docente (2001), México.
  • Schön, Donald Alan (1983). The Reflective Practitioner: How Professionals Think In Action. New York: Basic Books. ISBN 0-465-06874-X.

Vidu ankaŭRedakti