Hilde Bruch

german-usona psikoanalizistino

Hilde Bruch - naskiĝis en germana juda familio la 11-an de marto 1904 en Dülken, urboparto de Viersen en okcidenta Germanio, mortis 80-jara la 15-an de decembro 1984 en Houston, Teksaso - estis german-usona kuracistino, psikiatrino kaj psikoanalizistino. Inter ŝiaj instruistoj estis la psikoanalizistino Frieda Fromm-Reichmann. Hilde Bruch ĉefe konatas pro ŝia laboro pri anoreksio, bulimio kaj trodikiĝo.

Hilde Bruch
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1904 (1904-03-11)
en Dülken
Morto 15-an de decembro 1984 (1984-12-15) (80-jaraĝa)
en Houston
Lingvoj anglagermana
Ŝtataneco GermanioUsono
Alma mater Universitato Alberto Ludoviko de FrajburgoJohns Hopkins Universitato
Okupo
Okupo psikiatro
vdr

Bruch elmigris al Usono en 1934. Ŝi laboris kaj studis ĉe diversaj medicinaj instalaĵoj en Novjorko kaj Baltimoro antaŭ ol en 1964 ŝi iĝis profesoro pri psikiatrio en Houston, Teksaso.